>> Mireille Corobu :

>> Jen mia demando:
>> Ĉu samsignifas ĉi tiuj:
>> 1- Francoj loĝas en Francio
>> 2- La francoj loĝas en Francio.?

> russ:
> Tio ŝajnas tuta alia afero nerilata al landonomoj, ĉu ne?

Jes kaj ne:
En la kunteksto de tio kion mi skribis kaj kiu tre malplaĉis al
Bertilo ŝajnas al mi ke oni forte reagis al  "estas erare" sen atenti
ke mi
aldonis "la" antaŭ "Francoj".
Pardonu al mi ke mi reskribas la tuton;
-=-=-=-=
Estus erare diri ke la francoj loĝas en Francio, dum akcepteble estus diri ke LA
francoj plejparte loĝas en Francujo. Laŭkuntekste Francio povas
referenci al la francia ŝtato kajaŭ al la Eŭropa francia teritorio.
Francujo referencas al pli vasta areo sed mi ne povas difini klare
Francujon. Konsideri la vortojn Francio kaj Francujo kiel sinonimoj
estas miaopinie erare.
Bretonianoj loĝas en Francio kaj iuj bretonoj ne plus loĝas en Francio
migrintaj al francuja lando.
-=-=-=-=
> Ekde la Fundamento estas nekonsekvenca neklara uzado de la artikolo
> "la" en Esperanto, kaj ne helpas, ke Zamenhof ne donis klarajn
> regulojn sed simple konsilis uzi ĝin kiel en naciaj lingvoj...

Jes mi scias. La problemo de la artikolo estas miaopinie multe pli
ĝena ol la "ŝajna problemo" de la landonomoj.
Dankon pro viaj respondoj helpemaj.
Mireja

Rispondere a