2009/10/30 mjb0_wanadoo <[email protected]>: > Russ: >> Estas bonaj diskutoj de (la?) problemoj pri "la" en: >> "Nia fundamento sub lupeo" de G F Makkink > > Mi konservis malbonan impreson de tiu verko. Sxajnas, ke Makkink trudas > interpretojn al la frazoj de la Ekzercaro kaj eltiras firmajn konkludojn pri > la uzo de la artikolo, dum unue oni ne cxiam scias, kia estis la intenco de > la auxtoro, kaj due estas versxajne nekoherajxoj priaj en la Ekzercaro mem. > Ekz-e kion signifas "la" en "la papero estas tre blanka, sed la negxo estas > pli blanka": cxu difinitaj papero kaj negxo, aux abstraktaj (materio). Kaj > surbaze de tio, kiel interpreti "lakto estas pli nutra, ol vino"?
Mi tute konsentas ke pluraj ekzemploj el la Ekzercaro estas nehelpe ambiguaj! Por mi, granda parto de la valoro de Makkink estis gxuste tio, ke li montras multajn ekzemplojn nekoherajn en la Ekzercaro. Iusence, ne gravas cxu oni konsentas kun lia specifa interpreto pri kiel "la" DEVAS funkcii (mi mem supozas ke la demando ne vere havas respondon, cxar sxajnas ke Zamenhof mem ne havas klaran komprenon pri la afero, kaj la Fundamento ja nekoheras pri gxi)... Gravas ke oni vidu ke "la" estis nekohere difinita en la komenco, kaj ecx hodiaux restas dauxra nekonsekvenca uzado (ecx inter spertuloj) kaj konfuzo kaj hezita necerteco... :/ amike russ
