Teodoro: > Mireille Corobu wrote: > > > Jes Albert Camus estis franco eĉ dum lia loĝado en Alĝerio, tiam li > > estis alĝeriano. > > De sia naskiĝo en Alĝerio en 1913 ĝis sia dua edziĝo en 1940 li vivis > > en Alĝerio. > > Tiam Alĝerio estis en Francujo. > > Hm. > > Tahiti estas politike parto de Francio, tamen en ordinara uzado, mi ne > intencus inkluzivi Tahition kiam mi diras "Francio". Same je Kabo-Verdo > kaj Portugalio antaŭ 1975.
Vere ne indas dauxrigi laux tiu cxi vojo. La politika statuso de antauxsendependigxa Algxerio ne kompareblas kun kiu de Tahitio, Havajo, Samoo ktp. La nuancoj estas multaj, fajnaj, kaj neniel helpas solvi lingvan demandon. > La granda problemo estas ke "Francujo" ne estas "ujo de francoj". La > sufikso "-uj-" havas tri vaste malsamajn (sed plene fundamentajn) > signifojn: lando, arbo, kaj vera ujo. Je arboj, la situacio jam > stabiliĝis: oni diras "pomarbo" anstataŭ "pomujo", kaj jen fundamenta solvo. Mi vidas en tio neniun problemon. "Blanka abio" ne estas blanka en la normala signifo de "blanka", kaj "rugxhauxtulo" ne havas rugxan hauxton. Necesas distancigxi de tiaj simpligoj kaj akcepti la elastecon de la signifoj. La memstara "ujo" specialigis la signifon de la morfemo "uj" (pli vastsignifa: "kio entenas..."). Simile "aro" havas pli malvastan signifon, ol "ar": ja vortaro, arbaro, estraro ktp ne estas nur aroj de vortoj, arboj, estroj ktp. > Sed esperantistoj ne elektis la saman vojon kun landoj; "Franclando" ne > estas akceptata je la plejmulto, kvankam ĝi ja estus fundamenta kaj > paralela al "pomarbo". > > Ial, ni (aŭ almenaŭ multe de ni) elektis uzi "-i-". Verŝajne pro > nacilingva influo; "pomarbo" ja estas simila al la vorto de multaj > nacilingvoj, dum "Franclando" tute ne ekzistas en aliaj lingvoj. > > Mi emas pensi pri la i-landoj kiel apartaj radikoj, kaj do ne radiko kun > la sufikso "-i-". Enkonduki novajn radikojn estas pli nature (t.e., pli > simile al naturaj lingvoj) ol enkonduki novajn sufiksojn. Tamen, la > argumentoj de Sergio (en lia artikolo) pensigis min pri tiu sinteno. > Eble ĝi devus esti konsiderata vera sufikso. Legu aliajn artikolojn: ili montras la netauxgecon de "i" kiel vera sufikso. > La vorto "franco" laŭ mia kompreno estas nur etna franco, kaj ne alia > loĝanto aŭ civitano de Francio. "Etna franco" estas neekzistanta koncepto en la tradicia franca pensmaniero. > La finna lingvo havas bonan solvon: ĝi > preskaŭ tute ignoras etnecon, kaj uzas la sufikso "-lainen" por ĉio, > ekzemple "ranskalainen" estas kaj franco kaj franciano. Se necesas > distingigi, oni povas diri "ranskan kansalainen", "civitano de Francio". > > Tamen, ja ekzistas kelkaj vortoj por etnoj kiuj ne havas sian propran > landon. Sed ili estas tiel malmultaj, ke ĉimomente mi ne povas memori > ekzemplon; eĉ multaj senlandaj etnoj havas vorton kun la sufikso "-lainen". > > Ĉu lingvo kiel Esperanto, kun ĝia idealo de homa frateco kaj egaleco, > devas havi apartajn vortojn por etnoj? Ĉu vere gravas, laŭ esperantista > vidpunkto, ĉu iu loĝanto de Francio estas franco aŭ ne? Ĉu ili ne estas > ĉiuj francianoj kaj gefratoj? Tio estis la starpunkto de SAT jam en la 20-30-aj jaroj de la pasinta jarcento. Mi volonte alprenus gxin, sed Eo jam ekzistas kaj gxia sistemo estas alia. Kore, Marc
