2009/10/30 Mireille Corobu <[email protected]>:
> Jen mia demando:
> Ĉu samsignifas ĉi tiuj:
> 1- Francoj loĝas en Francio
> 2- La francoj loĝas en Francio.?

Tio sxajnas tuta alia afero nerilata al landonomoj, cxu ne?

Ekde la Fundamento estas nekonsekvenca neklara uzado de la artikolo
"la" en Esperanto, kaj ne helpas, ke Zamenhof ne donis klarajn
regulojn sed simple konsilis uzi gxin kiel en naciaj lingvoj... sed
naciaj lingvoj ne uzas gxin same! Cxu pli gxustas diri "Vivo bonas"
aux "La vivo bonas", aux cxu ambaux formoj bonas? Ecx tia baza demando
ne havas klaran respondon inter E-istoj, kaj la denaska lingvo influas
la lingvan senton en Esperanto. :(

Kaj Esperantistoj kies denaska lingvo ne havas artikolon ankaux uzas
gxin strange, laux vidpunkto de E-istoj kies denaska lingvo havas
artikolon kaj kontraux plej oftaj konsiloj en gramatikaj libroj kiel
PMEG. (Ekzemple Pola Radio ofte parolas pri "la norda Polujo"
anstataux "norda Polujo", ktp, kvazaux estus kelkaj Polujoj, kaj oni
diskutas la nordan Polujon, same kiel mi povus paroli pri "la teksasa
Parizo" (jes, estas eta Parizo en Teksaso) anstataux "la franca
Parizo".)

Estas bonaj diskutoj de (la?) problemoj pri "la" en:
"Nia fundamento sub lupeo" de G F Makkink
"La artikolo: Komparo de gxiaj uzoj inter Esperanto, la angla, kaj
aliaj etnaj lingvoj rilate al propraj nomoj kaj abstraktaĵoj" de
YAMASAKI Seiko
kaj aliaj libroj...

amike,
russ

Rispondere a