Mireille Corobu wrote: > Tiu maniero diferencigi la francianojn ekzistas en mia lando sed multe > pli margxene ol penseble. > Mireja
Ĉu vere? Mia impreso estis ke en Francio, la "maghreb"-uloj ne estis konsiderataj (de la meza loĝanto)) kiel "francoj", kvankam ili naskiĝus en Francio kaj parolis la lokan dialekton. Ĉu tia impreso estas falsa? Mi konas tahitianon kiu edziĝis kun franca virino. Ili nun loĝas en Francio. Li havas francian civitanecon. Mi havas la impreson, pro kelkaj liaj diritaĵoj), ke liaj ĉirkaŭuloj en Francio ne konsideras lin franco. Kaj Camus (por redoni antaŭan ekzemplon) estis franco kvankam li naskiĝis en Alĝerio kaj parolis tiun dialekton. Eble "franco" kaj "indiano" ne estas etnoj, sed superetnoj. Kelkaj etnoj oni klare vidas kiel apartenantaj al la superetn, kaj kelkaj oni klare vidas kiel ne-apartenantaj. Tamen, estas mia impreso ke ĝenerale, malgraŭ la difino en ReVo, "franco" ne estas nur "ŝtatano de Francujo", sed estas ia etna parto de la signifo de "franco". Alie, "maghreb"-uloj kaj tahitianoj estus francoj, kaj ŝajnas al mi ke, eĉ el franca vidpunkto, ili ne estas.
