Teodoro Sankaro: Mi ne kontraustaras la fundamentecon de "Francujo". Mi nur proponas eventualan klarigon por tio, ke multaj da esperantistoj sentas la bezonon de alia metodo ol uj-vortoj por landoj. Ke tio okazas estas nedisputebla. Kaj mi ne kredas ke ?i ?esos. La influo de "ujo" kiel vorto estas miaopinie tro forta. Au pli precize, la diferenco inter "ujo" kiel vorto kaj "uj" kiel landa sufikso estas tro forta.
La klarigo de tio estas tre simpla: Demandu al vi mem: "El kiu lernolibro mi lernis Esperanton ?" "Kiun aghon mi havis kiam mi farighis pli parolflua en Esperanto kaj kun kiuj samideanoj mi tiam kontaktadis ?" Vershajne la respondo estos, ke vi apenau serioze studis el lernolibro au ke la lernolibro estis verkita de entuziasmulo, kiu asertis kaj pensis ke Esperanto estas tre simpla lingvo, sed ne komprenis, ke al la kerno de la instruado de Esperanto apartenas alsimiligado de la instruato al disciplinama kulturo, specife pri la Fundamento de Esperanto (kun studado de la Antauparolo, legado de la literaturo ktp). Vershajne vi devos konfesi, ke vi lernis ian 'Esperanton' per imitado de aliaj, kiuj estis same ignoraj kiel vi pri ekz. la oficialeco de iu radiko, kiuj eble ech ne disponis pri vortaro kiu indikas la oficialecon de siaj vortoj. Tial Esperanto enprenis multajn 'poemismajn' vortojn (legu la artikolon de Anna L"owenstein en la revuo Esperanto) kaj anstatau farighi TUTMONDECA lingvo ghi farighis IMITA lingvo, de chefe la franca kaj - koncerne la iismon por landonomoj - influita de la malnov-socialisma ideologio, ke chio devas esti submetita al la shtato, char tio kreos egalecon inter la shtatanoj. Chi tiu tezo, en krudaj vortoj, ne elfluas el mia dika fingro, sed estas serioza aserto, kiun mi proponis al scienca esplorado fare de la Socisciencista Eesperanto-Grupo SEG). La sola rimedo estas ke vi revenu al la studado de la fundamento. Bedaurinde, alie ol naciaj lingvoj, Esperanto ne havas lernejan sistemon, la lernolibroj ne estas kontrolataj de iu ministerio ktp. Ne-sciaj kaj okaze ne-respondecaj amatoroj povas krei kiun ajn 'didaktikon'. Se vi amas la idealon de Esperanto, revenu lau viaj pashoj, farighu disciplinita en via lingvuzado, obeante la Fundamenton kaj eventuale kontribuu al la projektoj de retdiskutlistoj kiel [email protected], www.bonalingvo.it kaj aliaj. Johan Derks
