Kara Renato,

dankon pro la invito, sed ne sxajnas al mi morale akcepteble kunlabori al 
lingva malrekomendejo. Tio estas kiel igxi polica denuncisto cxe lingvopolico. 
Vidu la formulon aperantan kape de Viaj pagxoj:

La signo "â†'" post iu vorto signifas, ke ni *malrekomendas* tiun vorton, kaj 
proponas ke oni anstataÅ­e uzu unu el la esprimoj dektre 

("dektre"?)

Ecx se mi akceptus kunlabori, necesus alispeca difino pri la kialo priparoli 
vorton en la retejo. Mia problemo, kiel dirite, estas io kiel "semantikaj 
glitoj observeblaj en Esperanto sub la influo de (cxefe) hindeuxropaj lingvoj". 
Kaj, persone, mi certe akceptos se laux plej multaj parolantoj de Esp. oni 
povas "interveni en debato" aux "envolvigxi en agado". 

amike
Istvan Ertl

Rispondere a