--- In [email protected], "Johan" <derks....@...> wrote: > > Teodoro Sankaro: > Mi ne kontraustaras la fundamentecon de "Francujo". Mi nur proponas > eventualan klarigon por tio, ke multaj da esperantistoj sentas la > bezonon de alia metodo ol uj-vortoj por landoj. Ke tio okazas estas > nedisputebla. Kaj mi ne kredas ke ?i ?esos. La influo de "ujo" kiel > vorto estas miaopinie tro forta. Au pli precize, la diferenco inter > "ujo" kiel vorto kaj "uj" kiel landa sufikso estas tro forta.
Cxu mi estas la sola kiun profunde tedas la diskuto -ujo/-io? Cxiu uzu la preferatan formon; ni rediskutu la temon post la Fina Venko. > > La klarigo de tio estas tre simpla: > Demandu al vi mem: "El kiu lernolibro mi lernis Esperanton ?" "Kiun aghon mi > havis kiam mi farighis pli parolflua en Esperanto kaj kun kiuj samideanoj mi > tiam kontaktadis ?" > Vershajne la respondo estos, ke vi apenau serioze studis el lernolibro au ke > la lernolibro estis verkita de entuziasmulo, kiu asertis kaj pensis ke > Esperanto estas tre simpla lingvo, gxi estas! krome (kaj tio pli gravas) gxi estas regula kaj kreo-sprona. > sed ne komprenis, ke al la kerno de la instruado de Esperanto apartenas > alsimiligado de la instruato al disciplinama kulturo, disciplino en Esperantujo??? Vi revas. >specife pri la Fundamento de Esperanto (kun studado de la Antauparolo, oni cxesu surpiedestaligi tiun antikvajxon - certe studindan kaj netusxeblan, simile al religia relikvo >legado de la literaturo ktp). jes, legado gravegas > Vershajne vi devos konfesi, ke vi lernis ian 'Esperanton' per imitado de > aliaj, kiuj estis same ignoraj kiel vi pri ekz. la oficialeco de iu radiko, > kiuj eble ech ne disponis pri vortaro kiu indikas la oficialecon de siaj > vortoj. por kiu gravas oficialeco? jam tridek jarojn mi uzas Espon sen zorgi pri oficialeco kaj fundamenteco. > Tial Esperanto enprenis multajn > 'poemismajn' vortojn (legu la artikolon de Anna L"owenstein en la revuo > Esperanto) skandala artikolo, kiu ricevos sian merititan rebaton en la decembra numero de "Esperanto" > kaj anstatau farighi TUTMONDECA lingvo ghi farighis IMITA lingvo, de chefe la > franca en tio estas multo vera. Tamen, la problemo estas malpli tiu de la unuopaj radikoj, sed senpripensa transpreno de signiferoj, kiel "interveni" en debato anst. "alparoli" aux "partopreni"; "konkludi" anst. "fini" kaj longe tiel plu. Sed estas pli facile kondamni iujn radikojn ol observi kaj imiti ilian realan uzadon... amike Istvan Ertl
