On 12/26/09, Bertilo Wennergren wrote: > Sergio Pokrovskij skribis: >> --- On Fri, 12/25/09, Bertilo Wennergren wrote: >> [...] >>> Scienca? Chu? Eble eksscienca, maksimume. Efektive homaj rasoj >>> simple ne ekzistas.
>> Ĉu ankaŭ hundaj rasoj ne ekzistas? > Hundaj rasoj ja ekzistas. > > Kaj fakte ankaŭ homaj rasoj ekzistas, sed nur kiel kultura > kaj sociologia fenomeno, ne kiel biologia. Cxu la hundaj aux vegetalaj rasoj ankaux estas socikultura fenomeno? Kial la bestoj havu biologiajn rasojn, kaj la nomoj, ne? Samkiel cxe la bestaj kaj vegetalaj rasoj oni konstatas, ekz-e, malsamajn rezistemojn al diversaj malsanoj (ekz-e aidoso) kaj aliaj influoj (ekz-e alkoholismo). La rusa Vikipedio prezentas nemalgrandan hierarkion, ekde la pinta disduigxo je la trunkojn "orientan<>okcidentan" (la euxropanojdoj, la negrojdoj, pigmeoj kaj busxmenoj estas okcidentanoj; mongolojdoj, amerikanojdoj kaj auxstralojdoj apartenas al la orienta trunko), gxis proksimume 30 rasoj je la malsupra nivelo. -- Sergio
