En lernejo mi lernis, ke la amerikaj indianoj
estas parencaj kun mongoloj kaj tial oni supozas,
ke antau kelkdek jarmiloj la Beringa maro estis
kovrita per glacio kaj kelkaj mogolaj (mongolojdaj)
triboj transiris al Ameriko.

La hindoj, kvankam brunaj, fizionomie pli similas
al la malproksimaj europaj blankuloj ol al najbaraj
cxinoj, la samo validas ankau por la hindaj kaj
europaj lingvoj. 

La historiistoj jam en la tempoj, kiam oni nenion
sciis pri DNA kaj genoj, lau "rasaj" trajtoj konkludis,
kiel la popoloj movigxis sur nia planedo, kiu parencas
kun kiu, kiel ili intermiksigxis, apartigxadis ktp.

Se oni forigus la terminon "raso", oni devus gxin
anstatauxigi per alia vorto kun proksimume sama
signifo, alie tiu movigxo de la popoloj ne estus
sekvebla kaj observebla. Oni ne povas eviti grupigadon
de la popoloj kiel europoidaj, negroidaj, mongoloidaj
ktp., same kiel oni grupigas lingvojn en diversajn
familiojn.

Sed nia diskuto temas precipe pri tio, cxu la termino "negro"
estas ofenda aux ne, kaj cxu gxi tauxgas por pluraj 
derivadoj. Imagu, ke iu verkos libron pri la migrado
de popoloj sur nia planedo, parolos tie pri negroida raso
- cxu ni konfesu, ke la libro ne estas tradukebla
al Esperanto, cxar ni ne havas tiujn terminojn?

Cetere, cxu la nigraj Afrikanoj mem sentas la vorton "negro" 
ofenda? Pri la usonaj nigruloj oni uzas terminon Afroamerikano.
Kiel tion esperantigi?

Mirek




__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4720 (20091227) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a