--- On Sun, 12/27/09, Wolfram Diestel wrote:
> Je Samstag, 26. Dezember 2009 Sergio
> Pokrovskij skribis:
>> Kial la bestoj havu biologiajn rasojn, kaj la nomoj, ne?
> La kauzo estas verŝajne, ke homoj estas tiel malfacile bredeblaj,
> - tro da vojaĝemo kaj seksumemo kun "alirasanoj", eĉ kun
> alispecianoj - mi audis...
Same pri la hundoj. Cxirkaux mi miksrasaj hundoj estas pli multaj
ol purrasaj.
Unu grava diferenco estas, ke la homo ne tiom dependas je siaj
biologiaj ecoj por konformigxi al la medio. Ekz-e oni povas
surmeti felsurtuton por transvivi la siberian vintron. Sed la
egipta mallonghara kato povus transvivi cxi tie nur en homa
logxejo.
La katoj aperis en Ruslando malpli ol antaux jarmilo; en la kronikoj
oni legas pri tiu valora besteto, kiu kostis same kiel bovino.
Tamen nuntempe la siberiaj katoj estas jam aparta raso.
...
--
Sergio