Bertilo: > La ideoj pri homaj rasoj estighis pro nesufiche detala > esplorado de la realo. Se oni rigardas nur suprajhajn > trajtojn, kaj se oni rigardas nur kelkajn elektitajn > ekstremajn okazojn, ignorante chiujn individuojn, kiuj > ne apartenas al tiaj klaraj ekstremokazoj, oni povas > ricevi impreson pri ekzistado de homaj rasoj. Sed pli > detala esplorado montras realon multege pli komplikan, > en kiu rasoj simple ne ekzistas, sed ja variado inter > individuoj.
Vidante la temlinion de la eksplodinta mesagx-lavango, mi zorge evitis legi ilin... sed scivolemo pri tio, kion Bertilo povas trovi dirinda pri la temo igis min legi unu el ili. Mi ne estas seniluziigita: dankon, ke vi memorigis la sciencan vidpunkton en demando plagata de la nov-rasisma idearo. Auld ja verkis "La homa raso" -- bonsxance ke ne "La homaj rasoj"! --,sed li prefere nomus gxin "La homa specio". Kore, Marc
