--- On Wed, 1/20/10, Russ Williams wrote:
> 2010/1/20 Sergio Pokrovskij :
>> Por mi la uzo de "veka" en la senco "maldorma" estas nepre eraro,
>> kaŭzita de senpripensa imito de konfuzo propra al la ĝermanaj
>> lingvoj. Ĝi estas ne pli akceptebla ol la aliaj eraroj kaŭzita de
>> nacilingvaj influoj.
> Hm... tiu vorto "maldorma" trafas min. Mi atendus "sendorma".
La vorto estas zamenhofa, samkiel "malviva". Kaj ĝi estas pli logika
ol "sendorma":
,----
| ni MALDORMAS en la tago, DORMAS en la nokto kaj havas tiam niajn
| sonĝojn, sed kun arbo estas alia afero, arbo MALDORMAS en la daŭro de
| tri sezonoj, kaj nur en la komenco de la vintro ĝi ENDORMIĜAS
| [Andersen/Z, Lasta sonĝo de maljuna kverko]
|
| sed se diversaj homoj parolos diversmaniere, ankaŭ tiam
| MALDORMU, ĉar la saĝo ordonas antaŭvidi prefere malbonon
| ol bonon [Faraono 1:18]
`----
> Sxajnas ke neniu menciis la vorton "maldorma" antauxe en la diskuto,
> sed pro kunteksto, vi sxajnas uzi gxin same/simile kiel
> "vekita/nedormanta".
Iuj anglalingvanoj plendas, ke "malfermita" ne ĉiam taŭge esprimas la
sencon de _open_, ke io povas esti _aperta_ sen esti iam ajn fermita.
Mi komprenas tion, kaj akceptas la adjektivon _aperta_. Tamen por la
ruso tute simile estas pri _awake_: tio neniel rilatas al la ideo pri
vekiĝo. Kiam mi aŭdas ke iu estas "vekita" ekster evidenta situacio
de eldormiĝo, tio havas por mi ian budaisman signifon.
Simile kiel ŝtono estas _malviva_ sen esti iam ajn viva (vivanta).
Diri "vekita" por la senco "maldorma" estas por mi same stranga, kiel
diri "mortinta ŝtono" celante "malvivan ŝtonon".
> Do kiel oni povas kontrauxi "veka=vekita" per argumento ke "vek/"
> havas verban karakteron, sed akcepti "maldorma" por "nedormanta"
> kiam "dorm/" ankaux supozeble havas verban karakteron? Almenaux
> sxajnas al mi ke la prefiksoj "mal" kaj "ne" ne sxangxas la
> argumenton, cxu ne?
Mireja jam sufiĉe trafe respondis.
[...]
--
Sergio