--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote: > > --- On Thu, 1/21/10, pistike65 wrote: > > > Mi estas certe influita de la efektiva uzado cxe la CO, tiel ke mi > > trovas gxin tute natura. Sed sxajnas al mi ke "malferma tago" tute > > bone intepreteblas kiel "tago de malfermo", la tago kiam oni > > malfermas la pordojn al la gxenerala publiko. > > Kiel vi interpretus la frazon, ke "UEA fermas la Centran Oficejon"? > AÅ simetrie, ke "UEA malfermas la Centran Oficejon"? > > Normale oni interpretas tiojn sammaniere kiel oni interpretus > "La prezidanto de UEA (mal)fermis la Universalan Kongreson" dum la > respektiva (mal)ferma kunsido. > > Estas Äena ke "malferma tago" havas tute alian signifon ol "malferma > kunsido". Cetere, "la malferma tago" de UK simile temus pri la > komenca tago.
"Malferma tago" estas kvazaux markonomo funkcianta ekde 1994... Pro tio mia percepto pri gxia signifo certe ne estas senpartia... > Kiel vi interpretus la frazon, ke "UEA fermas la Centran Oficejon"? > AÅ simetrie, ke "UEA malfermas la Centran Oficejon"? Nu, la cxeesto de "la" en "UEA malfermas la Centran Oficejon" montras ke temas pri la CO de longe ekzistanta, al cxiuj konata, tiu en Rdamo. Tial ne povas temi pri gxia unua malfermo. Pro la subjekto de la frazo ankaux ne povas temi pri la cxiutaga matena malfermo... versxajne restas kiel probabla gxuste la senco "UEA malfermas la Centran Oficejon al la publiko". amike István Ertl
