>> Sergio:
>> Por mi la uzo de "veka" en la senco "maldorma" estas nepre eraro,
>> kaŭzita de senpripensa imito de konfuzo propra al la ĝermanaj
>> lingvoj. Ĝi estas ne pli akceptebla ol la aliaj eraroj kaŭzita de
>> nacilingvaj influoj.
> Russ Williams:
> [...]
> Do kiel oni povas kontrauxi "veka=vekita" per argumento ke "vek/"
> havas verban karakteron, sed akcepti "maldorma" por "nedormanta" kiam
> "dorm/" ankaux supozeble havas verban karakteron? Almenaux sxajnas al
> mi ke la prefiksoj "mal" kaj "ne" ne sxangxas la argumenton, cxu ne?
> Alie, ni povus diri ke "malveka" kaj/aux "neveka" estas en ordo por
> "nevekita", se "maldorma" estas en ordo por "vekita", cxu ne? (Aux cxu
> "malveka/neveka" por "nevekita" ja estas en ordo?)
Sergio ne kontraŭas "veka=vekita" pro tio ke "vek" estas verba radiko
sed pro tio ke adjektivo kiu derivas rekte de verba radiko neniam devas
senci pasive, tiel estas ke la adjektivo priskribas aktivan agon, ne
pasivan.
"Veka" kun eta nuanco signifas pli malpli "vekanta", ne devas signifi
"velita".
Jen pri "dorma":
dorm'
dormir | sleep | schlafen | спать | spać.
"dorma" kun nuanco pli malpli signifas "dormanta"
"maldorma" kun nuanco pli malpli signifas "ne dormanta"
Por mi "sendorma" ne havas la saman sencon kiel "nedorma" aŭ "maldorma"
"sendormaj" signifas ke la objektoj neniam dormas.
Ekzemple "sendormaj marflusoj".
Mireja