--- On Thu, 1/21/10, pistike65 wrote:

> Mi estas certe influita de la efektiva uzado cxe la CO, tiel ke mi
> trovas gxin tute natura. Sed sxajnas al mi ke "malferma tago" tute
> bone intepreteblas kiel "tago de malfermo", la tago kiam oni
> malfermas la pordojn al la gxenerala publiko.

Kiel vi interpretus la frazon, ke "UEA fermas la Centran Oficejon"?
Aŭ simetrie, ke "UEA malfermas la Centran Oficejon"?

Normale oni interpretas tiojn sammaniere kiel oni interpretus
"La prezidanto de UEA (mal)fermis la Universalan Kongreson" dum la
respektiva (mal)ferma kunsido.

Estas ĝena ke "malferma tago" havas tute alian signifon ol "malferma
kunsido".  Cetere, "la malferma tago" de UK simile temus pri la
komenca tago.

-- 
Sergio











      

Rispondere a