mi ne komprenas la problemon. Sendorma nokto estas same malagrabla kiel 
senmangxa tago, senama geedzeco, senpensa ago... malsame al ekz.
senpaga servo.

amike
Istvan Ertl


--- In [email protected], "mireille.corobu" <mireille.cor...@...> wrote:
>
>  >> Mireja:
> >> Por mi "sendorma" ne havas la saman sencon kiel "nedorma" aÅ­ "maldorma"
> >> "sendormaj" signifas ke la objektoj neniam dormas.
> >> Ekzemple "sendormaj marflusoj".
> >> Mireja
> 
> > István Ertl:
> > simile por mi.
> > aux: "cxu Vi denove pasigis sendorman nokton"?
> 
> Mi komprenas "sendorman nokton" tamen tiu ekzemplo sekvas la modelon 
> "veka-> vekita"
> "dorma-> dormiga" (sendorma nokto->maldormiga nokto-> nokto sen dormo)
> korekta->korektita
> afekta-> afektita
> 
> ne sekvas la modelon
> veka-> vekanta
> dorma->dormanta
> sendorma-> neniam dormanta.
> Eble preferinde estus
> "Ĉu sendorme vi denove pasigis la nokton"?
> aÅ­
> "Ĉu vi denove pasigis la nokton sen dormo"?
> 
> Nu...mi bone komprenas ke paŝi de "nokto sen dormo" al "sendorma nokto" 
> estas ege tenta (jen bela adjektivo de verba radiko kiu venis al mi...la 
> "tenta"), eĉ ne povas certigi ke mi ne dirus tiel en iuj cirkonstancoj.
> Kiam konstruata (ne konstrua) lingvo fariĝas viva ĝi ne plu povas eskapi 
> al tiaj simpligoj kiuj tamen defias priskribitajn regulojn.
> Alia rimarko: ĉiu verbo devas esti konsiderata kiel izolita (ne 
> izola...), tio kio aplikeblas al iu verbo ne nepre aplikeblas al alia 
> verbo.
> Pro tio mi malfidas la adjektivojn derivatajn rekte de verbo.
> En lingvo la verboj rolas kiel la spino en homa korpo.
> Mireja
>


Rispondere a