>> Mireja:
>> Por mi "sendorma" ne havas la saman sencon kiel "nedorma" aÅ­ "maldorma"
>> "sendormaj" signifas ke la objektoj neniam dormas.
>> Ekzemple "sendormaj marflusoj".
>> Mireja

> István Ertl:
> simile por mi.
> aux: "cxu Vi denove pasigis sendorman nokton"?

Mi komprenas "sendorman nokton" tamen tiu ekzemplo sekvas la modelon 
"veka-> vekita"
"dorma-> dormiga" (sendorma nokto->maldormiga nokto-> nokto sen dormo)
korekta->korektita
afekta-> afektita

ne sekvas la modelon
veka-> vekanta
dorma->dormanta
sendorma-> neniam dormanta.
Eble preferinde estus
"Ĉu sendorme vi denove pasigis la nokton"?
aŭ
"Ĉu vi denove pasigis la nokton sen dormo"?

Nu...mi bone komprenas ke paŝi de "nokto sen dormo" al "sendorma nokto" 
estas ege tenta (jen bela adjektivo de verba radiko kiu venis al mi...la 
"tenta"), eĉ ne povas certigi ke mi ne dirus tiel en iuj cirkonstancoj.
Kiam konstruata (ne konstrua) lingvo fariĝas viva ĝi ne plu povas eskapi 
al tiaj simpligoj kiuj tamen defias priskribitajn regulojn.
Alia rimarko: ĉiu verbo devas esti konsiderata kiel izolita (ne 
izola...), tio kio aplikeblas al iu verbo ne nepre aplikeblas al alia 
verbo.
Pro tio mi malfidas la adjektivojn derivatajn rekte de verbo.
En lingvo la verboj rolas kiel la spino en homa korpo.
Mireja


Rispondere a