La vikipedia artikolo pri "Dia torturo" estas verkita de la cxehxo Petr 
Tomasovsky. Certe vi jam sxaltis al la aliaj lingvo-versioj kaj vidis la 
fotojn de tiaj "kampo-krucoj", "apudvojaj krucoj" ekzemple en Germanio, 
Auxstrio, germanlingva Alsaco kaj Loreno. Kaj fakte en la bavara oni diras 
"Marterl", kio signifas "torturo-simbolo", simbolo de Dia torturo.

Cxu eble ecx voj-randa krucifikso, kvankam krucifikso laux PIV 2002 estas 
"ligna, ebura aux metala *portebla* bildo de Jesuo krucumita"?

Iom simila estas "Bildstock", referencita de la germ. Vikipedio al la angla 
kaj franca (en ambaux lingvoj "bildstock"). La kristana terminaro de 
Eichholz klarigas gxin tiel:
- bild-kolono • {rk} Kolono kun religia bildo, ofte Maria kun la infano 
<be>.

// http://www.b-eichkorn.homepage.t-online.de/Glossar%20B.htm (sercxu je 
Bildstock).

Nur rande: Dum la franca okupacio de Rejnlando en la epoko de Napoleono plej 
multaj tiaj objektoj estis detruitaj por batali kontraux la katolikismo de 
la logxantoj. Strange, ke ili ne same faris en Bretonio.

Bernhard


-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "mireille.corobu" <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Sonntag, 14. Februar 2010 15:28
Betreff: [revuloj] mi bezonas vian helpon


> Saluton,
> freŝdate mi legis en nia Yahoo-grupo por bretonaj esperantistoj ke iuj
> skribas en eo.wikipedia.org pri la "sept saints fondateurs de la
> Bretagne" do pri la "sep sanktuloj fondintaj Bretonion". Kompreneble la
> temo interesas min ĉar Bretonio estas kaj mia naskiĝloko kaj mia
> vivloko. Mi do atente legis la paĝon pri "la sep sanktuloj fondintaj
> Bretonion".
> Ja mia regiono estas forte markita de katolikismo sed de katolikismo kiu
> stariĝis sur forta kelteca grundo.
> Spuroj de katolikismoj svarmas en la kamparo de la areo kiun okupis la
> osismoj, la plej okcidenta gaŭla popolo de la iama Armoriko (france oni
> skribas "osismes") en frua epoko (longe antaŭ romianiĝo kaj kristaniĝo
> de la regiono). Ekzemple plenplenas la kamparo de mia naskiĝloko, tiu de
> mia edzo kaj ankaŭ en Finistero de ŝtonaj alte starigitaj krucoj rande
> de la kamparaj vojoj, eĉ foje ili reprezentas  kalvarion.
> Mi ne scias kiel nomi tiajn kristanaj markilojn renkontitajn rande de la
> vojoj.
> Mi esploris en la reto kaj oni trovas ilin ankaŭ en aliaj eŭropaj
> regionoj. Kiel vi proponu ke mi nomu ilin?
> Jen bilda ekzemplo de la priparolata objekto kiun nomon mi volas trovi
> plej taŭge kiel eble.
> http://www.corobu.com/croas.jpg
> <http://www.corobu.com/croas.jpg>
>
> Mi dankas al tiuj kiuj helpos min por trovi taŭgan vorton en Esperanto.
> Mia hodiaŭa intenco ne estas registri la vorton en ReVo, mi volas trovi
> ĝin kaj por la paĝo kiun mi kreis hieraŭ
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Bretonaj_sanktuloj
> kaj por ŝanĝi la stultan nomon kiun mi trovis en
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Dia_torturo
> Mireja
> Eblas skribi respondon al mi al mia privata adreso.
>
> 

Rispondere a