> Nur rande: Dum la franca okupacio de Rejnlando en la epoko de Napoleono 
> plej
> multaj tiaj objektoj estis detruitaj por batali kontraux la katolikismo de
> la logxantoj. Strange, ke ili ne same faris en Bretonio.
> Bernhard

Se li estus farinta nur tiujn detruojn...

Napoleono soifis je potenco kaj revis konkeri la mondon. Li estas kun 
Robespierre kaj aliaj sangaviduloj de la periodo 1789-1889, tiuj 
personoj de nia francia historio kiujn mi abomenas. Tamen li estis lerta 
politikisto: li komprenis ke tuŝi al la pieco de la bretonoj estas tro 
tikla afero. Li bezonis por siaj militoj junajn korpojn kaj li ne povis 
kolerigi bretonojn detruante ilian kulturon. Mi preskaŭ nenion legis pri 
li ĉar li donas al mi la "chair de poule". Se mi bone memoras li 
dorlotis la luarlandojn kaj ne interesiĝis pri la regiono kara al mi, 
tiu de la osismoj ("osismes"), krom por faciligi interŝanĝojn inter 
Brest kaj Nantes.
Do estis konstruita "le canal de Nantes al Brest" per sklavigitaj viroj 
kompreneble...ankaux per tiuj kiuj dezertis de sia armeo...
Mireja

Rispondere a