> Bernhard Pabst a écrit : > La vikipedia artikolo pri "Dia torturo" estas verkita de la cxehxo Petr > Tomasovsky. Certe vi jam sxaltis al la aliaj lingvo-versioj kaj vidis la > fotojn de tiaj "kampo-krucoj", "apudvojaj krucoj" ekzemple en Germanio, > Auxstrio, germanlingva Alsaco kaj Loreno. Kaj fakte en la bavara oni diras > "Marterl", kio signifas "torturo-simbolo", simbolo de Dia torturo.
> Cxu eble ecx voj-randa krucifikso, kvankam krucifikso laux PIV 2002 estas En la pagxo kreita de Petr mi sxangxis la titolon, iomete arangxis la tekston por ke gxi estu pli "internacieca" kaj aldonis foton. Nur sporade mi redaktis en viki-pagxoj kaj ne scias cxu oni povas rekte skribi al redaktinto per privata adreso. Se iu konas Petr bonvolu averti lin ke mi komprenas nun kial li titolis kiel li faris sed ke la titolo estas tro misgvida. La objekto estas kruco gxi ne estas torturo kaj la adjektivo Dia apud torturo tre maltauxgas. Gxi estas dubinda asocio samkiel "patrina amo": "amo al la patrino" aux "amo de/pro patrina sento/instinkto"? Jen la nova pagxo; http://eo.wikipedia.org/wiki/vojranda_kruco Dankon al cxiuj pro la helpo. Mireja
