2010/2/21 pistike65 <[email protected]>: > Cxu mi bone rekonstruas? Cxu ne iu(j?) -int devus igxi -ant?
Jes, vi proksimume bone rekonstruis, krom la punkto 4: sxi preteris la biletiston _antaux_ cxio, ecx antaux la momento, kiam li diris "vian bileton". Sxi simple trairis tro rapide (ne konsciante ecx, ke oni kontrolas biletojn kaj ke entute necesas bileto), poste la biletisto, rekonsciigxinte, jxetis sin al sxi kun peto montri sxian bileton, sxi ne sukcesis ion diri, nur turnigxis al li, sed la biletisto jam forgesis pri sxi kaj okupigxis pri aliaj. Entute, en tiu cxi frazo mi plene sekvas la rusan originalon rilate verbotempojn (kvankam ja iam necesas korekti, sed, laux mi, ne en tiu cxi okazo). -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
