2010/2/21 pistike65 <[email protected]>:
> Tamen, mi kredas plu valida mian demandon:
>
> 2. Post tiu forgesado aux opiniado li okupigxis pri aliaj, dum sxi sukcesis 
> diri
> nenion. (Sed kial post, kial ne dum?)

Hm, mi ne tute komprenas, al kio rilatas la demando "kial post, sed ne
dum?" - cxu al tio, ke la biletisto okupigxis pri aliaj?

Ankorauxfoje:

(1) la biletisto okupigxis pri aliaj enirantoj, forgesinte sxin => la
biletisto unue forgesis, kaj poste ekokupigxis pri aliaj enirantoj;
(2) sxi turnigxis, sukcesinte diri nenion => sxi ne sukcesis diri ion
(cxar mankis tempo), kaj nur turnigxis al la biletisto;
(2), kiam (1) => (2) en la sama momento, kiam (1).

En (1) teorie eblus anstataux "poste" uzi "dum", t.e. "la biletisto
okupigxis pri aliaj enirantoj, forgesAnte sxin", sed tio donus guston
de nefiniteco de la ago, dum en la rusa originalo estas tute klare, ke
li definitive forgesis sxin (t.e. la ago de forgesado estis finita).

Nu, eblus alivortumi: "la biletisto forgesis sxin aux opiniis [...],
okupigxinte pri aliaj enirantoj". Tia konstruo eble pli gxuste
priskribus probablan sinsekvon de la eventoj (kvankam la rusan
originalon eblas kompreni ankaux tiel, kiel mi skribis supre), tamen
tiuokaze mi devus aldoni grandan sence gravan subfrazon post
"opiniis", kaj la tuta frazo igxus tre malfacile komprenebla, cxar gxi
estus konstruita kadre.

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html
*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html

Rispondere a