--- In [email protected], Yury Finkel <yury.fin...@...> wrote: > > Mi dum mia tradukado renkontis problemon, pri kies solvo mi ne povas > esti certa, ne kontrolinte, cxu alilingvanoj gxuste komprenos mian > solvon. Tial mi petas helpon de la listanoj. Eble pridiskuto helpos > ankaux al pli preciza difino de koncernaj nocioj en ReVo. > > Jen kelkaj frazoj el la teksto: > ======== > -- Vian bileton, -- jxetiÄis li al la junulino, jam preterinta lin. > > Sxi turnigxis, sukcesinte diri nenion, kiam la biletisto okupigxis pri > aliaj enirantoj, forgesinte sxin aux opiniinte sxin "sia homo", kiaj > cxiam multas cxie, kie oni kontrolas biletojn.
Al mi sxajnas ke enas la frazojn ankaux problemo de verbotempoj. Laux Via vortumo, la aferoj okazis jene: 1. Li forgesis sxin aux opiniis sxin ktp. 2. Post tiu forgesado aux opiniado li okupigxis pri aliaj, dum sxi sukcesis diri nenion. (Sed kial post, kial ne dum?) 3. Post 2., sxi turnigxis. 4. Tiu turnigxado okazis versxajne tuj post li "jxetigxis al sxi". Li preteris sxin antaux 4., versxajne samtempe kun 1. aux/kaj 2. Cxu mi bone rekonstruas? Cxu ne iu(j?) -int devus igxi -ant? amike Istvan Ertl
