> Mi vidas kroman distingon inter KONVINKI kaj PERSVADI: > > Homoj, faktoj, okazaĵoj ktp povas KONVINKI iun, sed nur homoj (aŭ homigitaĵoj) > povas PERSVADI. > > Tulio
Prave kaj interesa atentigo. Ŝercante kie sin kaŝas la semantika diferenco, mi pensis ke oni persvadas dubemulon dum oni konvinkas kredemulon. Do mi korektas al: Oni persvadas dubemulon, io konvinkas kredemulon :-). Mi ne konsentas kun Renato kiu ne akceptas ke diferenco estas inter la du verboj. Scivole hieraŭ mi esploris rete en la franca por scii kiel la franca diferencigas ilin. Kun miro mi observis ke la diferenco inter la francaj verboj "persuader" kaj "convaincre" ne estas la sama kiun mi supozis inter la du esperantaj verboj. Tiam mi ekdemandis min ĉu mi perdis mian francan "lingvosenton" :-(... Mireja Hm! ne Esperanto influis min kiam mi proponis diferencon, malkia troveblas en francaj vortaroj aŭ en francaj retpaĝaroj. Mi ĵus rigardis en mia libra vortaro "brezhoneg <=>galleg" = breton <=>français ( bretona <=>franca) kaj la bretona verŝajne influis min ĉar bretone estas: "gounit war u.b. da" por "persvadi" gounit = gagner, obtenir, vaincre (sukcesi, akiri, venki) u.b estas u bennak = quelqu'un (iu) da signifas tie "por, al" do post "da" venas la celo de la persvadado. Do eblas kompreni la bretonan verbon kiel "sukcese akiri ion de iu" kiu supozas ke estis rezisto. "kendrec'hiñ" = convaincre (konvinki) kaj estas la adjektivo "kendrec'h hus = convaincant (konvinka), la adjectivo rilatanta al la verbo "gounit war u.bennak da..." ne ekzistas. La bretonaj verboj tre malsimilas al la francaj, ĉu ne? Alia rimarko: mi serĉis pri la uzo de la adjektivoj "persvada" kaj "konvinka", ŝajnas ke la dua estas pli uzata ol la unua sed ke ili estas samsence uzataj. Mi pretas konkludi ke inter la adjektivoj ne estas diferenco sed inter la verboj estas, kaj la konfuzo inter la du adjektivoj implikis la originajn sencojn de la du verboj. Ĉu de konfuzo inter la ajektivoj rilatantaj al la verbo kreiĝis konfuzo pri la verboj? en la bretona ne eblas ĉar estas nur adjektivo por "konvinki" sed en la franca estas "persuasif" kaj "convaincant" kiuj france estas sinonimaj.
