> (en la bretona) >"gounit war u.b. da" por "persvadi" > gounit = gagner, obtenir, vaincre (sukcesi, akiri, venki) > u.b estas u bennak = quelqu'un (iu) > da signifas tie "por, al" do post "da" venas la celo de la persvadado. > Do eblas kompreni la bretonan verbon kiel "sukcese akiri ion de iu" kiu > supozas ke estis rezisto.
Mi forgesis doni la signifon de "war", ĝi estas "sur" do "gounit war u.bennak da" laŭvorte estas "gagner/obtenir/vaincre sur quelqu'un pour..." (sukcesi/akiri/venki kontraŭ iu por...) En tiu verbo "persvadi" senteblas rezisto de la kontraŭulo dum en la verbo "konvinki" ne senteblas rezisto. Por reveni al la demando de Istvan Ertl: "Pendas do la demando chu ambau chi verboj povas signifi agigon, kaj se jes, kun kia diferenco: chu kun tiu de emocivekado?" Mi opinias ke kontraŭi la du verbojn per la kliŝa: Agigi iun per emocioj kaze de "persvadi" kaj per racio kaze de "konvinki" misgvidas. Mireja
