Per la ekzemploj (kiuj estis eltiritaj el NUNTEMPA ROMANO, ĉefe en la antaŭa retposxto), mi celis rimarki ke la diferenco inter la du verboj, ofte, ne estas "poste" sed "antaŭe". Certedistingi inter "ago" kaj "penso" estas ĝusta, sed ne estas plenkompleta. La uzado pezas sur tio... ĉefe pro la influo de la latina lingvo en la latindidaj parolantoj.
> Ŝajnas al mi ke ne estas tiel simle diferencigi la du verbojn per regulo > kiel: > persvadi kiam sekvas ago > konvinki kiam sekvas kredo > Mi ne uzus ilin laŭ tiu regulo, mi sekvus mian lingvosenton do > "persvadi" kiam premas kaj "konvinki" kiam ne premas. Jes, pli simple sed nekompleta. > Mi ne scias pri la latina signifo, nur supozas tra viaj ekzemploj ke ĝi > sekvas: > persvadi=>ago > konvinki=>firmiĝo de iu penso > Sed mi povas erari kompreneble. Ne, la "nuancoj de signifo" estas: persvadi-> elmontri (+peli) konvinki-> venki ideon (+peli) Fakte, tio estas tiu "influo" de la antaŭa parto de la frazo, pri kiu mi parolas en la komenca parto de tiu cxi retposxto. Gxis Antonio Codazzi
