>> Mireille:
>> Mi ne konsentas kun Renato, kiu ne akceptas, ke diferenco estas inter la
>> du verboj. ..............................
>> Mi pretas konkludi ke inter la adjektivoj ne estas diferenco sed inter
>> la verboj estas

> Renato
> Neniu komento necesas. Mi volas diri, ke ĉiu nova homo, kiu alfrontas la
> temon portas novan komprenon pri la du radikoj.

Jes kaj ne, tiuj kiuj opinias ke estas semantika diferenco inter la 
verboj "persvadi" kaj "konvinki" provis kompreni kial ekzistis kaj 
ekzistas du verboj. La interpretoj de la diferenco ne estas tiom 
malproksimaj unu de la alia kiom estus dezirate de tiuj kiuj ne akceptas 
diferencon.

Nu, fakte estas ke la verbo "persvadi" enestas ReVon kun difino 
plibonigebla ĉar "kredigi ion" ne plene taŭgas (miaopinie) en la jena 
ReVa difino:
"Sukcesi kredigi ion al iu"

Mi preferas tiun ĉi pli ĝeneralan:
"Sukcese akiri konsenton por iu ago"
En la ekzemplo "persvadi al iu, ke li edziĝu" temas pri sukcesa 
interkonsento pli ol sukcesa kredigo.

Ankaŭ estas bona la difino el
http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_8_2007.html
<http://akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_8_2007.html>
"Igi iun iel agi per (insista) argumentado, petegado"
Kvankam malsama ĝi ne kontraŭdiras la aliajn. Apud "insista" oni eĉ 
povas aldoni "prema" :-).

Bonan posttagmezon al vi en via lando.
Mireja


Rispondere a