Skribas Sibayama, emeritinta ingxeniero utiliganta tiun sistemon. En vikipedio oni donas "Tergloba navigada satelita sistemo", por la angla "Global navigation satellite system (GNSS)", kaj el faka terminologio, GPS (angla "Global Positioning System) estas unu el (tamen la cxefa) el GNSS, do nomo specifa por la uson-devena sistemo. Euxropdevena sistemo Galileo estas GNSS, sed ne GPS. Do mi ne konsentas nomi la sistemon Goposo.
Laux mia opinio, se "birilo" ne suficxas, "satelita birilo" estas suficxa por nomi tian sistemon, kia GPS aux Galileo. -----Original Message----- From: [email protected] [mailto:[email protected]] On Behalf Of mireille corobu Sent: Sunday, May 09, 2010 8:28 PM To: [email protected] Subject: [revuloj] GPS-iloj? biriloj? Kiel oni nomu en Esperanto la Global Positioning System, en viki-fontoj mi trovis la vorton "birilo" sed ĝi tiom malproksimas de GPS ke mi ne komprenus pri kio temas se mi renkontus la vorton. Kial ne nomi ilin goposaj vojiloj? Alia propono? Ili uzas la GPS-teĥnologio (la goposa teĥnologio) kaj servas kiam oni vojas. Mireja ------------------------------------ retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [email protected] por aboni: [email protected] por malaboni: [email protected] administranto: [email protected] URL: http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
