> SIBAYAMA Zyun'iti skribis:
> [...]
> Laux mia opinio, se "birilo" ne suficxas, "satelita birilo"
> estas suficxa por nomi tian sistemon, kia GPS aux Galileo.

Dankon pro via respondo.
La adono de la adjektivo "satelita" al la vorto "birilo" multe helpas 
kompreni pri kio temas.
"satelita birilo" pli plaĉas al mi ol ajna elsigla nomo samkiel: goposo, 
  sogopo, gonososo kaj aliaj similaj kiu amuzas min sed kiujn mi ne 
konsideras serioze.
Miaopinie devus ĉeesti en reVo la radiko "bir-" por ke al tiuj kiuj 
neniam renkontis tiun radikon estu pli facile kompreni pri kio temas, 
ankaŭ por eviti ke esperantistoj prononcu GPS per goposo.

Mi trovis la jenan en "Lernu", ĝi apogas mian deziron ke ĉeestu en ReVo 
la radikon "bir-"
http://en.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=5894&p=2
Mireja

Rispondere a