Mireja:

> Kiel oni nomu en Esperanto la Global Positioning System, en viki-fontoj
> mi trovis la vorton "birilo" sed ĝi tiom malproksimas de GPS ke mi ne
> komprenus pri kio temas se mi renkontus la vorton.
> Kial ne nomi ilin goposaj vojiloj? Alia propono?
> Ili uzas la GPS-teĥnologio (la goposa teĥnologio) kaj servas kiam oni vojas.

Mi pensas, ke tiu temo estas jam kelkfoje diskutita ĉi tie.

Unue necesas memori, ke GPS estas nur unu specifa sistemo tiaspeca.
Tial GPS aŭ "go po so" aŭ eble "goposo" estas certe uzinda, sed ja nur
por nomi ĝuste tiun sistemon. Oni bezonas ankaŭ ĝeneralan vorton por
tiaj loktrovaj sistemoj. Fakte "birilo", se mi ne eraras, estas ĝuste tia
vorto.

Sed ofte oni celas ne nur birilon, sed aparaton, kiu kombinas birilon
kun naviga sistemo. La birilo eltrovas (kaj montras), kie oni estas. La
navigilo montras, eble pere de mapo aŭ simile, kiel atingi de tiu loko
alian lokon. Por ordinara ĉiutaga uzo la navigilo prezentas sin kiel
ĉefan parton, dum la birilo estas nur ero, kiu, kvankam esenca, ne
aparte elstaras por la uzanto.

Do, "navigilo" ŝajnas esti uzinda ĝenerla termino. Sed se oni volas
mencii, ke la navigilo uzas GPS-on, oni ja povas paroli pri goposo-a
navigilo, goposo-ilo aŭ simile.

--
Bertilo Wennergren
[email protected] http://bertilow.com

Rispondere a