"... Aludo al demokratio kutime gravas kiam oni parolas pri “tro da radikoj” en Esperanto. La facileco estas laŭdire minacata, ne plu kiu ajn povas lerni la lingvon. Tiu “kiu ajn” estas tamen iom danĝera persono, se ŝia / lia lingvokapablo estu la plafono por la lingvo. **Krom ke la sinteno estas malestima al tiu persono kun supozate limigita kapablo lerni lingvojn**, temas pri timiga intelekta kripligado. Nur tro similas al Sovetio en la 30-aj jaroj, kiam la proklamata literatura normo “Socialisma realismo” postulis ke “kiu ajn”, ĉi-kaze “proleto” povu ĝin kompreni.
Grava ero de la esperanta kulturo estas favorado de diverseco kiam temas pri lingvoj kaj kulturoj. Ni do favoru diversecon ankaŭ rilate la vortstokon." // http://mariasandelin.wordpress.com/2009/12/05/vortoj-gravas/ // http://www.ipernity.com/blog/59141/209607 Kial nur maljunaj blankuloj pensas, ke neblankaj junuloj bezonus aux ecx nur dezirus ilian protekton kaj "defendon"? Cxu blankula sagxo super cxio? Bernhard -----Renato Corsetti----- Mi daŭre provas defendi la koreajn komencantojn, sed preskaŭ neniu kompatas ilin. Amike Renato
