Behrouz Soroushian skribis:
> Mi retiras mian proponon! Bonvole faru nenion! Metu neniun neprecizan
> vorton en ReVo anstatu 'tomography'. Tio pereigos cxiun inklinon al verkado
> de sciencaj artikoloj en Esperanto. Forgesu gxin. Pensu, ke esperantistoj
> neniam bezonos uzi tiun medicinan metodon kaj lasu gxin en paco.

Renato Corsetti skribis:
> bildsekco... ktp...
> Bone, Antonio! Se oni pensas, oni povas produkti pli simplajn
> terminojn. En ĉi tiu okazo eble sekco-bildo.

Pri ReVo, mi opinias ke "tomografio" estas tute enigenda.

Se gxi estas uzata vorto, memkompreneble iu ajn koreano, japano kaj euxskero, 
kiu ne konas la vorton, devas trovi la signifon ie, cxu ne?... Ili devas 
trovi la signifojn pri nekonataj vortoj cxefe en iu vortaro (male, vortaro 
estus senutila), cxu ne? :)
krome, "tomografio" estas en tiuj "internaciaj vortoj" kiuj estas "esperantaj" 
en si mem (bonvolu atente legi Zamenhof).

Do, enigu ni "tomografio"-n.

Cxiukaze, se ekzistas ebleco uzi pli simplan kaj klaran skemisman vorton,... 
ankaux tiu cxi kunmetajxo indas esti en la ReVo.  La uzanto mem estos tiu kiu 
elektos uzi tiun cxi aux tiun alian terminon.

Do, enigu ni ankaux  "sekcobildo"-n (aux similajn).

Gxis

Antonio Codazzi




Rispondere a