[email protected] skribis:

> Evidente kiel iranano kies denaska lingvo ne estas euxropa, mi ankaux 
> preferas eviti tro da neologismojn. Sed kion oni devas fari kun rekonebleco 
> per internacia komunumo. Mi rigardis Vikipedion kaj preskaux cxiuj 
> latindevenaj euxropaj lingvoj uzas formon similan al 'tomografio'. 
> Bedauxrinde la plejparto de la scienca literaturo estas produktita en la 
> angla kaj eskapi gxian influon estas ege malfacila.
> 
> Mi bonvenigas viajn komentojn pri tiu cxi dilemo de internacieco.

Responde al tiu ĉi alvoko, jen mia opinio:
oni unue serĉu la taŭgan manieron esprimi
la terminon sen enkonduki novajn lingvoelementojn
(per derivado aŭ kunmetado, aŭ fojfoje per plurvorta
termino).  Nur se tio ne sukcesas (pro netolerebla pezeco,
nesufiĉa klareco aŭ nesufiĉa precizeco de tiaspecaj
solvoj) oni konsideru la uzon de "internacia" aŭ
fontolingva formo.

Tio ne estas scienca proceduro, sed esence arto de
saĝa kompromiso kaj prudenta ekvilibro.  Oni zorgu
kaj pri la (koreaj) komencantoj kaj pri la (inuitaj)
fakuloj pri perkomputila prilaborado de bildoj
akiritaj per cifereca tomografio, kiuj bezonas
klarajn distingojn inter nuancoj fremdaj al
nefakuloj.

Resume, oni penu konservi la lingvon laŭeble
(sed ne pli!) simpla.

Sendepende de la dirito oni nepre ilustru
la vortojn kaj la signifojn per ekzemploj, laŭeble
citante "bonajn aŭtorojn", ĉar senbrida inventado
de vortoj en malvasta teamo de kunlaborantoj
ofte produktas incestajn leksikografiajn rezultojn
kaj malpliigas fidindecon de la vortaro.

Kompreneble mi esprimas nur mian opinion,
kvankam mi havas la impreson, ke mi havas
ĉi-rilate multajn samideanojn.

Amike,
-Aleksandro Shlafer
                                          
_________________________________________________________________
The New Busy is not the old busy. Search, chat and e-mail from your inbox.
http://www.windowslive.com/campaign/thenewbusy?ocid=PID28326::T:WLMTAGL:ON:WL:en-US:WM_HMP:042010_3

Rispondere a