Dankon Bernhard. Tamen mi preferas, ke oni ne hastu. Tiel sxajnas, ke mi kiel cxiam haste agas kaj reagas kaj kreas problemojn. Dum mi studas pli pri la afero mi trovas, ke eblas solvi gxin aliel. Ekzemple la angla vorto 'Vasectomy' havas tiun parton 'tomy' kaj plejparto de euxropaj lingvoj uzas formon similan al gxi. Ecx en la persa lingvo oni diras 'vazektomi'. Tamen en la germana lingvo ekzistas du vortoj 'vasektomie' kaj 'vasoresektion'. Tiu parto /sekc/ ekzistas en Esperanto kaj oni povas uzi gxin por preventi uzadon de /tom/. Oni povas sercxi ekvivalenton en tiu cxi direkto.
amike vin salutas, behrouz ________________________________ De : Bernhard Pabst <[email protected]> À : [email protected] Envoyé le : Mar 18 mai 2010, 14h 15min 58s Objet : Re: [revuloj] Aldoni la vorton 'tomografio' 1. Opiniante, ke kredeble temas pri ŝirita menisko aŭ simile (menisko estas gravega peco de kartilago ene de genuo), la ortopedo plusendis min al specialisto ĉe la granda malsanulejo de Samsung (jes, Samsung ne nur produktas elektronikaĵojn, sed ankaŭ havas malsanulejon). Tie oni unue X-fotografis la genuon, kaj poste ekzamenis ĝin per magnetresonanca **tomografio** (multekosta, komplika kaj longedaŭra ekzamenado, pere de grandega brua maŝino, necesa por vidi damaĝojn al mola histo ene de la korpo). Post iom da tempo la diagnozo estis klara: la menisko estas ŝirita. Helpos nur operacio. // http://bertilow.com/blogo/2007/10/lambastonoj/ 2. Azzari, Vortaro Esperanto-Persa 2000 // http://www.ipernity.com/blog/37943/127624 3. Kondratjev, Granda Vortaro Esperanto-Rusa 2006 // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/250414 4. Kaj multegaj aliaj trafoj en Kukolo kaj vortaroj // http://www.tekstoj.nl/kukolo/kukolo.htm tomografio plenumas la regulojn de ReVo. Dankon pro aldono, Behrouz, bonvenon, kaj ne lasu vin fortimigi de la "bonlingvuloj". Amike Bernhard -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "Wolfram Diestel" <[email protected]> An: <[email protected]> Gesendet: Dienstag, 18. Mai 2010 19:41 Betreff: Re: [revuloj] Aldoni la vorton 'tomografio' Je Dienstag, 18. Mai 2010 Behrouz Soroushian skribis: > sxerca (eble ne tre bone esprimita). Cxiuokaze bonvole priklarigu al mi, > ke > kiel oni devas proponi vorton por ReVo. Cxu oni devas limigi sin al la > fundamento aux ne? Mi estas tute nova kaj cetere ne scias terminologion. Saluton, mi rekomendas al vi unue legi la informojn sub ktp->redaktado. I.a. vitrovos tie lingvan manlibron, kiu donasrekomendojn kiel verki artikolon. Ĉar verki tute novan artikolon estas sufiĉe ambicia entrepreno por novulo mi rekomendas, ke vi komencas unue modifi ekzistantajn artikolojn, ekz. aldonante francan tradukon, korektante tajperarojn au aldonante citaĵon kun fontindiko. Se vi havos iom da sperto vi estos preta aldoni tute novan artikolon. Mallonge: la regulo estas aldoni vorton sub la kondiĉo, ke vi povas pruvi, ke ĝi vere estas uzata. Vi pruvas tion per du citaĵoj, kie la vorto aperas en kunteksto. Unu citaĵo povas esti el autoritata vortaro, sed almenau unu el vera teksto literatura, el radioelsendo au simile. Amike, Volframo.
