--- On Wed, 9/6/10, Teodoro Sankaro wrote: > La kvar lieroj de Franklin D Roosevelt estas jenaj:
> 1. Freedom of speech and expression > 2. Freedom of religion > 3. Freedom from want > 4. Freedom from fear > http://en.wikipedia.org/wiki/Four_freedoms > La angla havas trafan rimedon: du malsamaj prepozicioj. Fakte, ne tute trafan: "of" estas uzata ankaŭ por subjekto de la libero: "freedom of a citizen" (kaj provu kombini: "freedom of speech of a citizen"?). Esperante eblas esprimi tiojn tute senambigue se uzi ne substantivojn, sed verbojn: 1. La libero paroli kaj sin esprimi 2. La libero konfesi ajnan religion aŭ nenian 3. La libero ne deziri 4. La libero ne timi Fakte, la lasta ŝajnas angla idiomaĵo por indiki maleston -- kio estas alia afero ol "libero". "Context-free grammar" neniel temas pri libero, ĝi temas pri seneco (Senkunteksta gramatiko). "La libero paroli" estas eĉ pli mallonga ol "la libero de parolo". Kaj eblas kombini: "la rajto de civitano konfesi ajnan religion". -- Sergio
