2010/6/9 Teodoro Sankaro <[email protected]>:
> Jene iu tradukis Esperanten:
>
> libero pri esprimo
> libero pri konscio
> libero pri sen-mizera vivo
> libero pri sen-tima ekzisto
>
> http://www.verduloj.org/34/a34_verd.pdf (verkita de polo, sed iom franceca)
>
> Mi ne ŝatas "pri" en tiu frazo, kaj la artikolo (kaj fakte la tuta
> dosiero) estas plena de ekstreme dekstraj politikaj vidpunktoj, sed ĝi
> almenaŭ montras rimedon.

Jes, tio povas esti rimedo, sed ne en mia konkreta okazo. Unu el la
tradukendaj frazoj sonas jene (en mia nuna traduka versio): "Simmel
diras, ke la libero estas ĉiam _libero disde io_ kaj ke tie, kie
libero ne estas pensebla kiel kontraŭaĵo de ligiteco, ĝi ne havas
sencon". Do, ĉi tie estas plene abstrakta nocio, apenaŭ alivortigebla
(ĉu "libero ne esti ĝenata de io"?)

> La pola traduko:
>
> wolność słowa
> wolność wyznania
> wolność od strachu
> wolność od niedostatku
>
> http://www.wprost.pl/ar/73271/Jalta-wedlug-Churchilla/
>
> Denove trafa rimedo: unu senco esprimiĝas per gramatika kazo kaj la alia
> per prepozicio.

Precize same estas en la rusa (el kiu mi tradukas).

> Eble la plej bone estus alia prepozicio, sed "libero el" ne ŝajnas al mi
> bona.

Al mi same "el" ne ŝajnas bona. Post pripenso kaj komparo "disde"
ŝajnas plej konvena laŭ mia _lingvosento_ (t. e. intuicio).

Tamen, laŭ ReVo,
disde 1 = de 1: Prepozicio montranta punkton en spaco, kie komenciĝas
movo, malproksimiĝo, deiro.
disde 2 = de 2: Metaforan originon, devenon.

Aliflanke,
el 1: Prepozicio montranta la limigitan spacon aŭ la objekton, de kies
interno io sin movas eksteren.
el 2: Prepozicio montranta la antaŭan staton de io, kio ŝanĝiĝis kaj aliiĝis.
ktp.

Ripetante argumentadon de Serio pri "magaraŭ", oni povus diri, ke nek
"disde", nek "el" konvenas al la celata senco, ĉar tiu senco ne estas
divenebla laŭ la difinoj en ReVo.

Do, konsiderante, ke Ĵeromo jam trovis kelkajn ekzemplojn de "libera
disde", oni eble vastigu la difinon de "disde" en ReVo?

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La mondo brilanta": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/mondo.html

*** Verkaro de A. Grin: http://www.esperanto.mv.ru/Grin/index.html
*** Verkaro de I. Efremov: http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/index.html

Rispondere a