On 09.06.10 08:15, Yury Finkel wrote: La kvar lieroj de Franklin D Roosevelt estas jenaj:
1. Freedom of speech and expression 2. Freedom of religion 3. Freedom from want 4. Freedom from fear http://en.wikipedia.org/wiki/Four_freedoms La angla havas trafan rimedon: du malsamaj prepozicioj. Jene oni tradukis francen: 1. la liberté d'expression ; 2. la liberté de religion ; 3. la liberté de vivre à l'abri du besoin ; 4. la liberté de vivre à l'abri de la peur. http://fr.wikipedia.org/wiki/Quatre_libert%C3%A9s Do oni alivortigis la "from" frazojn. Jene iu tradukis Esperanten: libero pri esprimo libero pri konscio libero pri sen-mizera vivo libero pri sen-tima ekzisto http://www.verduloj.org/34/a34_verd.pdf (verkita de polo, sed iom franceca) Mi ne ŝatas "pri" en tiu frazo, kaj la artikolo (kaj fakte la tuta dosiero) estas plena de ekstreme dekstraj politikaj vidpunktoj, sed ĝi almenaŭ montras rimedon. La pola traduko: wolność słowa wolność wyznania wolność od strachu wolność od niedostatku http://www.wprost.pl/ar/73271/Jalta-wedlug-Churchilla/ Denove trafa rimedo: unu senco esprimiĝas per gramatika kazo kaj la alia per prepozicio. Eble la plej bone estus alia prepozicio, sed "libero el" ne ŝajnas al mi bona. Tamen, iuj ŝajne uzas ĝin: http://www.google.fr/search?q=%22libero+el%22&hl=fr&lr=lang_eo&as_qdr=all&tbs=lr:lang_1eo&start=10&sa=N Laŭ tiu rimedo: libero de (parolo kaj) esprimo libero de religio libero el bezono libero el timo Sed mi ne scias ĉu tio estas sufiĉe vaste rekonata.
