On 09.06.10 09:41, Sergio Pokrovskij wrote:
>
>
> --- On Wed, 9/6/10, Teodoro Sankaro wrote:
>
>  > La kvar lieroj de Franklin D Roosevelt estas jenaj:
>
>  > 1. Freedom of speech and expression
>  > 2. Freedom of religion
>  > 3. Freedom from want
>  > 4. Freedom from fear
>
>  > http://en.wikipedia.org/wiki/Four_freedoms
>
>  > La angla havas trafan rimedon: du malsamaj prepozicioj.
>
> Fakte, ne tute trafan: "of" estas uzata ankaŭ por subjekto de la
> libero: "freedom of a citizen" (kaj provu kombini: "freedom of speech
> of a citizen"?).

Nu jes, tiel ne trafa, sed por la priparolata distingo ja trafa.

> Esperante eblas esprimi tiojn tute senambigue se uzi ne substantivojn,
> sed verbojn:
>
> 1. La libero paroli kaj sin esprimi
> 2. La libero konfesi ajnan religion aŭ nenian
> 3. La libero ne deziri
> 4. La libero ne timi

Tre bone. La plej bona rimedo el ĉiuj kiujn mi vidis.

Sed ĉu ĝi taŭgas por Yury?

> Fakte, la lasta ŝajnas angla idiomaĵo por indiki maleston -- kio estas
> alia afero ol "libero". "Context-free grammar" neniel temas pri
> libero, ĝi temas pri seneco (Senkunteksta gramatiko).

Sed ĉu ne "libero disde/el" ne estas sama afero? Kaj ĉu "libero ne timi" 
ne estas "libero esti sen timo"? Laŭ mi, ĝi ne estas nur angla idiomaĵo, 
sed kuŝas en la senco mem de la esprimo.

Rispondere a