--- On Wed, 9/6/10, Yury Finkel wrote:

[...]

> Tamen, laŭ ReVo,

> disde 1 = de 1: Prepozicio montranta punkton en spaco, kie
> komenciĝas movo, malproksimiĝo, deiro.
> disde 2 = de 2: Metaforan originon, devenon.

> Ripetante argumentadon de Serio pri "magaraŭ", oni povus diri, ke
> nek "disde", nek "el" konvenas al la celata senco, ĉar tiu senco ne
> estas divenebla laŭ la difinoj en ReVo.

> Do, konsiderante, ke Ĵeromo jam trovis kelkajn ekzemplojn de "libera
> disde", oni eble vastigu la difinon de "disde" en ReVo?

Tutcerte multaj difinoj de ReVo estas nekompletaj kaj kompletigendaj.
Mankas la senco "apartgo, malsimileco" (kiuj ja estas evidentaj en
dis: disigi, kaj – kvankam tio ne estas esperante analizebla –
"DIStingi").  PIV2 donas ekzemplojn:

infano forprenita disde la patrino;
(fare) de la amaso li estis apartigita disde mi
("libero disde" esprimas similan apartigon).

Mi aldonus "distingi la bonan disde la malbona".

-- 
Sergio







      

Rispondere a