"Markus Sunela" <[email protected]>: > Unua estas vorto "water works" aŭ "water utility". Temas pri la kompanio > kiu produktas kaj vendas la trinkeblan akvon. Kutime la kompanio ankaŭ > posedas la akvtubreton. Kion vi sugestas? Miaopinie la vorto kompanio > maltaŭgas, precipe ĉi tie en Finnlando kie kutime ne temas pri veraj > kompanioj en tiu ĉi konteksto.
Kara Markus, Mi ne certas en kio konsistas via malkontento pri la vorto "kompanio", sed mi - eble pro nerilata kialo - evitas uzi gxin en la senco "entrepreno, servo". Alternative, speciale por komercaj entreprenoj, oni povas uzi ankaŭ la vorton "firmao". Mi ja konscias, ke la fundamenta vorto estas "firmo", tamen en ĝia adjektiva formo ĝi ofte, kaj tre reale, kaŭzas konfuzon pro la alisenca, same fundamenta formo "firma". Mi do, jam antaŭlonge, post kelka hezito decidis sisteme uzi la radikon "firma-", vaste uzatan kaj verŝajne jam venkintan la konfuzan formon "firmo" (= komerca entrepreno). Tion konstatas ankaŭ PIV-2002. Amike, -Alex ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
