Sal' Markus,

unu el la pluraj signifoj de la malpreciza "water works" estas "Wasserwerk" 
en la germana. Gxin Krause de-eo 2007 tradukas per "akvopreparejo" aux 
"akvodistribuejo". Cxu estas tio, kion vi celas, aux eble "akvoprepara 
[kaj -distribua] entrepreno"?

"water works" ankaux povas signifi "hydraulic engineering". Gxin la 
Esperanta Bildvortaro (EB 1988, bildo 212) tradukas per "hidrauxlika 
ingxenier-arto" (sed tion vi probable ne celas). El tiu fako estas 80 
nocioj.

Sal' Bernardo

-----Markus Sunela----- 

> Mi nun esperantigas resumon de mia diplomverko por mia universitato. Temas
> pri teĥnika verko pri modelado de kontrolsistemoj de akvdisdonaj retoj
> (modelling water distribution network control system). Nu, kiel
> antaŭvideblis, mi trafis kelkajn esprimojn kiujn mi ne scias traduki.
>
> Unua estas vorto "water works" aŭ "water utility". Temas pri la kompanio
> kiu produktas kaj vendas la trinkeblan akvon. Kutime la kompanio ankaŭ
> posedas la akvtubreton. Kion vi sugestas? Miaopinie la vorto kompanio
> maltaŭgas, precipe ĉi tie en Finnlando kie kutime ne temas pri veraj
> kompanioj en tiu ĉi konteksto.
>
> Due kiel vi tradukus la vorton "hydraulic model"? Ĉu hidraulika modelo
> taŭgus viaopinie? Temas pri matematika modelo de kiel la akvo moviĝas en 
> la
> akvdisdona reto, do pri hidromekanika modelo.

Rispondere a