> unu el la pluraj signifoj de la malpreciza "water works" estas "Wasserwerk"
> en la germana. Gxin Krause de-eo 2007 tradukas per "akvopreparejo" aux
> "akvodistribuejo". Cxu estas tio, kion vi celas, aux eble "akvoprepara
> [kaj -distribua] entrepreno"?

Akvopreparejo precipe povus esti bona termino por la instalaĵo, kie oni 
purigas la akvon. Sed akvodistribuejo... Ejo kie (ĉu de kie) oni distribuas 
la akvon? Ne ŝajnas tro trafa por mia uzo.

> "water works" ankaux povas signifi "hydraulic engineering". Gxin la
> Esperanta Bildvortaro (EB 1988, bildo 212) tradukas per "hidrauxlika
> ingxenier-arto" (sed tion vi probable ne celas). El tiu fako estas 80
> nocioj.

Nu jes, tion mi ne celas, sed dankon ĉiuokaze!

Salutante,
        Markus

Rispondere a