> > Unua estas vorto "water works" aŭ "water utility". Temas pri la kompanio > > kiu produktas kaj vendas la trinkeblan akvon. Kutime la kompanio ankaŭ > > posedas la akvtubreton. Kion vi sugestas? Miaopinie la vorto kompanio > > maltaŭgas, precipe ĉi tie en Finnlando kie kutime ne temas pri veraj > > kompanioj en tiu ĉi konteksto. > > Cxu vi celas, ke ne veraj _privataj_ kompanioj? Aux ke temas nur pri > servo diponigita de iu loka administracio?
Jes. Kutime ja temas pri kompanio sed ne la kompanio ne estas privata. Fojfoje akvoprovizanto povas ankaŭ esti nur parto de urba administrado. > Cxiuokaze la anglaj esprimoj > "works" aux "utility" sxajnas al mi aparte ne sekvindaj. Mi pli volonte > dirus "akvolivera kompanio" aux "akvolivera servo". Water works estas fakte pli vasta termino. Mi iom malprecize kaj tro malvaste skribis. Povas temi pri aŭ nur kompanio aŭ la tuta akvolivera sistemo. La sistemo komencas de krudaj akvofontoj kaj inkluzivas ĉiujn aparatojn kaj instalaĵojn bezonatajn por prepari kaj liveri trinkeblan akvon ĝis la kranoj de konsumantoj. Ĝi do entenas laĝojn, riverojn, grundakvon, tubojn, pumpojn, valvojn, akvoturojn ktp. Via propono, akvolivera kompanio, estas fakte bona esprimo por la unua senco kaj eble akvolivera sistemo por la dua, ĉu ne? > > > > Due kiel vi tradukus la vorton "hydraulic model"? Ĉu hidraulika modelo > > taŭgus viaopinie? Temas pri matematika modelo de kiel la akvo moviĝas > en la > > akvdisdona reto, do pri hidromekanika modelo. > > Supozeble "hidrauxlika" povas vastigxi al cxio ajn, sed pli E-eca solvo > sendube eblas. Se "hidromekanika" tauxgas laux la nocioj, kial ne > preferi al gxi "akvomekanika", kiu evitas la falsan radikon "hidr-"? Vi > bezonas krei terminon, kaj kiel cxiam tiu termino ne bezonas detale > enhavi cxiujn nociojn. Vi versxajne povus limigi vin al "akvoflua > modelo" (modelo pri la fluado de akvo -- ja fluado estas afero mekanika, > do ne necesas ripeti, sed ankaux "akvoflumekanika modelo" ne estus malbona). Tre esperantista sugesto! Akvomekanika sonas bone. Akvoflua modelo estus tro malvasta termino pro pri kio temas ĉi tie. > > > > Se iu interesiĝos pli pri la temo, mi volonte sendos private la resumojn > > (en la finna, angla kaj Esperanto) por provlegado kaj komentado. > > Mi ne aparte konas la temon, nek garantias rapidan respondon (dependos > de la tekstolongo), sed vi povas sendi la resumojn al mi. Dankegon! Mi baldaŭ sendos la resumojn. Markus
