Saluton al vi ĉiuj!

Mi nun esperantigas resumon de mia diplomverko por mia universitato. Temas 
pri teĥnika verko pri modelado de kontrolsistemoj de akvdisdonaj retoj 
(modelling water distribution network control system). Nu, kiel 
antaŭvideblis, mi trafis kelkajn esprimojn kiujn mi ne scias traduki.

Unua estas vorto "water works" aŭ "water utility". Temas pri la kompanio 
kiu produktas kaj vendas la trinkeblan akvon. Kutime la kompanio ankaŭ 
posedas la akvtubreton. Kion vi sugestas? Miaopinie la vorto kompanio 
maltaŭgas, precipe ĉi tie en Finnlando kie kutime ne temas pri veraj 
kompanioj en tiu ĉi konteksto.

Due kiel vi tradukus la vorton "hydraulic model"? Ĉu hidraulika modelo 
taŭgus viaopinie? Temas pri matematika modelo de kiel la akvo moviĝas en la 
akvdisdona reto, do pri hidromekanika modelo.

Se iu interesiĝos pli pri la temo, mi volonte sendos private la resumojn 
(en la finna, angla kaj Esperanto) por provlegado kaj komentado.

Koran antaŭdankon!

        Markus


Rispondere a