Re: [eo-dev] "hang up" (was: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common)

2006-04-02 Thread Tim Morley

On 2 Apr 2006, at 12:48, W. G. T. Walker wrote:

Kamaradoj, mi NE konsentas ke "hang up" temas pri paneo, blokigxo,  
ktp.

"hang" ja signifas paneo/morto de programo (kaj en Mikrosofto- 
mondo, kutime

la rezulta frostigo/blokigxo de la tuta komputilo).

Tamen "hang up" signifas "fini telefonalvokon" (kaj analoge, en  
komputilo,

ankaux "fini per-retan ligon/laborsesion").

Dankon pro la atentigo, Vilĉjo. Mi konsentas, ke oni kutime uzas  
"hang" pri blokita komputilo kaj "hang up" pri telefono. Tamen, aŭdi  
"hang up" pri blokita komputilo ne mortige ŝokus min, do ŝajnas al  
mi, ke ni devas serĉi kuntekston por scii kiel ni traduku tion.

Demandoj, do:
 -- Donald: kie en la tradukotaĵoj vi trovis "hang up"? (Mi ne tuj  
sukcesas trovi ĝin inter la dosieroj, kiujn mi havas ĉi tie).
 -- Ĝian Piero: kie vi trovis la tradukon "blokiĝi"? Ĉu ĝi estas  
via propono, aŭ ĉu jam uzita ie?

Tim

Ĝis nun ni havas:
to hang up (p.p. komputilo) - blokiĝi (Gian Piero)
JRE - ĜRM - Ĝava Rultempa Medio (Komputada Leksiko havas la  
individuajn

vortojn)
touchpad (#748-750) - tuŝkuseneto
ĉu ni uzu komojn aŭ punktojn por versioj, ekz-e: 2.3.4 aux 2,3,4? -
punktojn (Bertilo)
Window Manager - Fenestra Agordilo
Privacy Policy (#780) Privatecaj Reguloj; Reguloj pri Privateco

Ĉu iu havas plibonigojn?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] "hang up" (was: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common)

2006-04-02 Thread W. G. T. Walker
Kamaradoj, mi NE konsentas ke "hang up" temas pri paneo, blokigxo, ktp.

"hang" ja signifas paneo/morto de programo (kaj en Mikrosofto-mondo, kutime
la rezulta frostigo/blokigxo de la tuta komputilo).

Tamen "hang up" signifas "fini telefonalvokon" (kaj analoge, en komputilo,
ankaux "fini per-retan ligon/laborsesion").

Gxi devenas el la uzo de la unuaj telefonoj, kie la mikrofono estas
nemovebla (sur stango aux mur-muntita skatolo), kaj nur la (aparta) auxdilo
estas man-tenata. Tiu auxdilo kutime pendas de hoko, kiu funkcias kiel
sxaltilo; por fari telefonalvokon oni prenas la auxdilon, do levas gxin for
de la hoko ("off-hook"), kaj por fini la telefonalvokon oni remetas la
auxdilon sur la hokon - oni pendigas gxin ("hang up"). Do jen la (surface
konfuzigan) konsilon pri moderna telefono: "to hang up the call, put down
the receiver".

Do mi proponas: hang up = "fini (alvokon)" aux "fini (sesion)" aux simile.

- Vilcxjo

- Original Message - 
From: "Donald Rogers" <[EMAIL PROTECTED]>
To: 
Sent: Monday, March 27, 2006 12:37 AM
Subject: Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

> Ĝis nun ni havas:
> to hang up (p.p. komputilo) - blokiĝi (Gian Piero)
> JRE - ĜRM - Ĝava Rultempa Medio (Komputada Leksiko havas la individuajn
> vortojn)
> touchpad (#748-750) - tuŝkuseneto
> ĉu ni uzu komojn aŭ punktojn por versioj, ekz-e: 2.3.4 aux 2,3,4? -
> punktojn (Bertilo)
> Window Manager - Fenestra Agordilo
> Privacy Policy (#780) Privatecaj Reguloj; Reguloj pri Privateco
>
> Ĉu iu havas plibonigojn?
>
> Donald
>
> -
> To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
> For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
>

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-28 Thread Leo De Cooman

Tim skribis:

Vi pravas, ke "asistanto" havas tiun difinon en la vortaro, sed laŭ

la klarigo de Bertilo, ne ĉiu "-anto" estas persono, do mi pensas, ke
ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon, kaj la difino de
"asisti" ("pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu") tute taŭgas,
ĉu ne?

Ni pripensu cxu -depende de la kunteksto, en kiu la termino estos uzata- ni 
ne simple petu "asisto"n aux "asistado"n anstataux asistanto aux asistilo.

Leo

- Oorspronkelijk bericht - 
Van: "Tim Morley" <[EMAIL PROTECTED]>

Aan: 
Verzonden: dinsdag 28 maart 2006 12:14
Onderwerp: Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

On 28 Mar 2006, at 00:30, Donald Rogers wrote:

En KL por wizard troviĝas agordilo: "Programo helpanta la uzulon  agordi 
programprodukton aŭ operaciuman reĝimon".

Tio estas nemalbona, sed la "Wizards" de OOo havas pli vastan uzon,
ekz. por krei adresetikedojn aŭ vizitkartojn, aŭ por krei novan
prezentaĵon. Laŭ mi, tio ne vere temas pri "agordado", do mi
preferus eviti tiun terminon.

La difino de wizard laŭ la New Oxford Dictionary of English estas  simila 
sed pli ĝenerala:
"wizard 2 (computing) a help feature of a software package that  automates 
complex tasks by asking the user a series of easy-to- answer questions."

Ĉu vere?! Nu, mi akceptas, ke la vorto estas tiom vaste uzata en la
angla (pro la vasta uzo de Microsoft-aj produktoj) ke la vorto ja
rajtas trovi lokon en la vortaro. Tamen, tio ne nepre veras en aliaj
lingvoj, ke certe ne en Esperanto (tiukaze, ni ne havus tiun ĉi
diskuton!).

Kaj mi ankoraŭ taksas ĝin stultaĵo!  :o)

Laŭ NPIV asistanto havas pli limigitan sencon: "persono kies  profesio 
estas asistado". Se ni preterlasas la "stultaĵon de  Redmond" (Tim) la 
homecon malaperas, ĉu ne?

Vi pravas, ke "asistanto" havas tiun difinon en la vortaro, sed laŭ
la klarigo de Bertilo, ne ĉiu "-anto" estas persono, do mi pensas, ke
ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon, kaj la difino de
"asisti" ("pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu") tute taŭgas,
ĉu ne?

Tim

PS Mi intence enmetis la vorton "ĉikaze" ĉi supre. Ĉu bone? Ĉu
ŝoke? Se ŝanĝinda -- al kio?

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006

--
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-28 Thread Bertilo Wennergren
Tim:

> mi pensas, ke ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon

> PS Mi intence enmetis la vorton "ĉikaze" ĉi supre. Ĉu bone? Ĉu
> ŝoke? Se ŝanĝinda -- al kio?

Nenio aparte ŝoka pri tio. "Ĉi-kaze" (aŭ "ĉikaze") = "en tiu ĉi kazo".
Tamen klasike oni uzu "okazo": "en tiu ĉi okazo" = "ĉi(-)okaze". La
vorto "kazo" havas origine nur signifon gramatikan, juran kaj medicinan.
Sed multaj uzas ĝin nun pli vaste. Mi ne konsilas tion imiti, sed
temas pri tre ofta nuntempa uzo, kaj tial mi tion ankaŭ ne kondamnas.

--
Bertilo Wennergren 

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-28 Thread Tim Morley

On 28 Mar 2006, at 00:30, Donald Rogers wrote:

En KL por wizard troviĝas agordilo: "Programo helpanta la uzulon  
agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon".

Tio estas nemalbona, sed la "Wizards" de OOo havas pli vastan uzon,  
ekz. por krei adresetikedojn aŭ vizitkartojn, aŭ por krei novan  
prezentaĵon. Laŭ mi, tio ne vere temas pri "agordado", do mi  
preferus eviti tiun terminon.

La difino de wizard laŭ la New Oxford Dictionary of English estas  
simila sed pli ĝenerala:
"wizard 2 (computing) a help feature of a software package that  
automates complex tasks by asking the user a series of easy-to- 
answer questions."

Ĉu vere?! Nu, mi akceptas, ke la vorto estas tiom vaste uzata en la  
angla (pro la vasta uzo de Microsoft-aj produktoj) ke la vorto ja  
rajtas trovi lokon en la vortaro. Tamen, tio ne nepre veras en aliaj  
lingvoj, ke certe ne en Esperanto (tiukaze, ni ne havus tiun ĉi  
diskuton!).

Kaj mi ankoraŭ taksas ĝin stultaĵo!  :o)

Laŭ NPIV asistanto havas pli limigitan sencon: "persono kies  
profesio estas asistado". Se ni preterlasas la "stultaĵon de  
Redmond" (Tim) la homecon malaperas, ĉu ne?

Vi pravas, ke "asistanto" havas tiun difinon en la vortaro, sed laŭ  
la klarigo de Bertilo, ne ĉiu "-anto" estas persono, do mi pensas, ke  
ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon, kaj la difino de  
"asisti" ("pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu") tute taŭgas,  
ĉu ne?

Tim

PS Mi intence enmetis la vorton "ĉikaze" ĉi supre. Ĉu bone? Ĉu  
ŝoke? Se ŝanĝinda -- al kio?

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-27 Thread Donald Rogers
En KL por wizard troviĝas agordilo: "Programo helpanta la uzulon agordi 
programprodukton aŭ operaciuman reĝimon".

La difino de wizard laŭ la New Oxford Dictionary of English estas simila 
sed pli ĝenerala:
"wizard 2 (computing) a help feature of a software package that 
automates complex tasks by asking the user a series of easy-to-answer 
questions."
t.e. helpa trajto de programaro kiu aŭtomatigas kompleksajn taskojn 
demandante al la uzanto serion da facilaj demandoj. Do ne nur por 
"agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon".

Laŭ NPIV asistanto havas pli limigitan sencon: "persono kies profesio 
estas asistado". Se ni preterlasas la "stultaĵon de Redmond" (Tim) la 
homecon malaperas, ĉu ne?

Al mi ŝajnas ke helpanto estas pli taŭga.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-27 Thread Bertilo Wennergren
Leo De Cooman:

> Mi ja konsentas, ke "Asistanto" jam estas pli klara. Tamen... tiu
> wizard ne estas persono, pri kio Bertilo jam atentigis.

Nu, mi tamen precipe volis atentigi, ke tiu programo estas kvazaŭ
persono, kiu asistas, kaj ke tial vorto kun "...anto" tamen sufiĉe
konvenas. Krome "...anto"-vortoj ne nepre devas ĉiam esti personoj.
Oni uzas, tute rajte, iakampe tiajn vortojn ankaŭ por ne-personaj
aferoj, ekz. en matematiko: "dividanto", "multiplikanto" k.a.

"Asistanto" ŝajnas nun al mi la plej bona eblo.

--
Bertilo Wennergren 

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-27 Thread Leo De Cooman

Joop skribis:

Wizard = Asistanto - por mi plej senca, kompare kun Helpanto.

Kiam mi ekuzis Vindozon, mi tute ne komprenis la tekstojn aperantajn sur mia 
ekrano. Onidire ili estas en mia gepatra lingvo, la nederlanda, sed la plej 
malfacilajn terminojn oni simple lasis netradukitaj. Mi emas traduki per 
sencoplena termino, ne per iu sorcxa vorto, kia estus "Sorcxisto".
Mi ja konsentas, ke "Asistanto" jam estas pli klara. Tamen... tiu wizard ne 
estas persono, pri kio Bertilo jam atentigis.

Kio gxi ja estas?
Gxi estas programo. Cxu "Asista Programo" ne estus tauxga termino, 
komprenebla al samideano cxie en la mondo, ecx se li estas komencanto. 
(Estus plia kialo por inciti homojn uzi Esperantlingvajn programojn!)
Mi konscias, ke tiu termino estas iomete pli longa, tamen ne tro peza laux 
mia opinio, kaj tiom pli klara (kiel decas al Esperanta programo).

"Asistprogramo" same tauxgas.
Logike ni tiam devus adapti la "Helpanto"n al "Helpprogramo".
Amike salutas
Leo

- Oorspronkelijk bericht - 
Van: "Joop Eggen" <[EMAIL PROTECTED]>

Aan: 
Verzonden: maandag 27 maart 2006 17:49
Onderwerp: Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

Wizard = Asistanto - por mi plej senca, kompare kun Helpanto.

Je Lundo, 27. Marto 2006 11:51, Tim Morley skribis:

On 27 Mar 2006, at 10:37, Bertilo Wennergren wrote:
> Joop Eggen:
>> Wizard = Agordilo, sed mi ankaux vidis Sorcxilo
>
> Mi uzis plurfoje "Helpanto" en la traduklaboro. Ĉu ne temas precize
> pri tio: programo, kiu helpas? Ankaŭ pripenseblas "Asistanto".

Estis iom da diskuto en la listoj de tradukantoj de OOo kiam oni
ekuzis la anglan vorton "Wizard" en OOo 2.0. Kelkaj subtenis la
ideon, dirante, ke uzantoj jam konas la vorton en tiu ĉi kunteksto
dank' al Microsoft, sed aliaj diris, ke la vorto estas tute ne klara
por nova uzulo, kaj ili ne komprenas kial oni sentas sin devigataj
simii ĉiun stultaĵon de Redmond.

Mi emas pli subteni la duan pozicion, kvankam eble ne tiel forte,
kiel priskribita ĉi supre. Miaopinie, traduko kiel "Sorĉisto" aŭ
simila estus tute netaŭga.

La skipoj de pluraj aliaj lingvoj diris, ke ili ne tradukos "wizard"
sed uzos "Helpilo"/"Helpanto" aŭ simile.

Mi ĝis nun uzis simple "Helpilo"n, sed fakte mi konsentas kun la
propono de Bertilo uzi "Helpanto", ĉar tio povus esti (sed ne nepre
estas) persono, do tio funkcius por simpla helpilo kaj ankaŭ por pli
"personigita" grafika helpilo.

___
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/293 - Release Date: 26/03/2006

--
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/293 - Release Date: 26/03/2006

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-27 Thread Joop Eggen
Wizard = Asistanto - por mi plej senca, kompare kun Helpanto.

Je Lundo, 27. Marto 2006 11:51, Tim Morley skribis:
> On 27 Mar 2006, at 10:37, Bertilo Wennergren wrote:
> > Joop Eggen:
> >> Wizard = Agordilo, sed mi ankaux vidis Sorcxilo
> >
> > Mi uzis plurfoje "Helpanto" en la traduklaboro. Ĉu ne temas precize
> > pri tio: programo, kiu helpas? Ankaŭ pripenseblas "Asistanto".
>
> Estis iom da diskuto en la listoj de tradukantoj de OOo kiam oni
> ekuzis la anglan vorton "Wizard" en OOo 2.0. Kelkaj subtenis la
> ideon, dirante, ke uzantoj jam konas la vorton en tiu ĉi kunteksto
> dank' al Microsoft, sed aliaj diris, ke la vorto estas tute ne klara
> por nova uzulo, kaj ili ne komprenas kial oni sentas sin devigataj
> simii ĉiun stultaĵon de Redmond.
>
> Mi emas pli subteni la duan pozicion, kvankam eble ne tiel forte,
> kiel priskribita ĉi supre. Miaopinie, traduko kiel "Sorĉisto" aŭ
> simila estus tute netaŭga.
>
> La skipoj de pluraj aliaj lingvoj diris, ke ili ne tradukos "wizard"
> sed uzos "Helpilo"/"Helpanto" aŭ simile.
>
> Mi ĝis nun uzis simple "Helpilo"n, sed fakte mi konsentas kun la
> propono de Bertilo uzi "Helpanto", ĉar tio povus esti (sed ne nepre
> estas) persono, do tio funkcius por simpla helpilo kaj ankaŭ por pli
> "personigita" grafika helpilo.

___
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-27 Thread Tim Morley

On 27 Mar 2006, at 10:37, Bertilo Wennergren wrote:

Joop Eggen:

Wizard = Agordilo, sed mi ankaux vidis Sorcxilo

Mi uzis plurfoje "Helpanto" en la traduklaboro. Ĉu ne temas precize
pri tio: programo, kiu helpas? Ankaŭ pripenseblas "Asistanto".

Estis iom da diskuto en la listoj de tradukantoj de OOo kiam oni  
ekuzis la anglan vorton "Wizard" en OOo 2.0. Kelkaj subtenis la  
ideon, dirante, ke uzantoj jam konas la vorton en tiu ĉi kunteksto  
dank' al Microsoft, sed aliaj diris, ke la vorto estas tute ne klara  
por nova uzulo, kaj ili ne komprenas kial oni sentas sin devigataj  
simii ĉiun stultaĵon de Redmond.

Mi emas pli subteni la duan pozicion, kvankam eble ne tiel forte,  
kiel priskribita ĉi supre. Miaopinie, traduko kiel "Sorĉisto" aŭ  
simila estus tute netaŭga.

La skipoj de pluraj aliaj lingvoj diris, ke ili ne tradukos "wizard"  
sed uzos "Helpilo"/"Helpanto" aŭ simile.

Mi ĝis nun uzis simple "Helpilo"n, sed fakte mi konsentas kun la  
propono de Bertilo uzi "Helpanto", ĉar tio povus esti (sed ne nepre  
estas) persono, do tio funkcius por simpla helpilo kaj ankaŭ por pli  
"personigita" grafika helpilo.

Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-27 Thread Bertilo Wennergren
Joop Eggen:

> Window Manager = Fenestra Administrilo (mi pensas)

Ankaŭ bona.

> Wizzard = Agordilo, sed mi ankaux vidis Sorcxilo

Mi uzis plurfoje "Helpanto" en la traduklaboro. Ĉu ne temas precize
pri tio: programo, kiu helpas? Ankaŭ pripenseblas "Asistanto".

Ja eblas ankaŭ io kun "...ilo", sed iele tiaj "Wizard"-oj estas
prezentataj kiel personigitajn kvazaŭ-ulojn (pro tio la nomo
"Wizard"), kaj tial eble vorto kun "...anto" pli bone trafas. Anto ja
normale estas persono.

--
Bertilo Wennergren 

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-27 Thread Joop Eggen
Window Manager = Fenestra Administrilo (mi pensas)
Wizzard = Agordilo, sed mi ankaux vidis Sorcxilo
touchpad = tusxtabulo / (tusxpanelo) (propono)
Joop

--- Bertilo Wennergren <[EMAIL PROTECTED]> schrieb:

> Tim:
> 
> > > touchpad (#748-750) - tuŝkuseneto
> 
> > Mi neniam aÅ­dis tion, sed mi neniam diskutis
> "touchpad"-ojn
> > esperante.  :o)  Mi komprenus 'tuŝkuseneto'n, kaj
> ne vidas problemon
> > kun ĝi.
> 
> Tute bona.
> 
> > > Window Manager - Fenestra Agordilo
> 
> > Mi ne certas pri tiu "agordilo". Iuspeca "regilo"
> estus pli bona, ĉu
> > ne? Tiu programo regas la kreadon, desegnon kaj
> forigon de ĉiuj
> > fenestroj, se mi bone komprenas, kaj tio ne estas
> agordado, sed io
> > pli. Ĉu iu alia havas proponon?
> 
> LaÅ­ mi temas pri Fenestra Mastrumilo aÅ­ eble pli
> bone Fenestra Mastrumanto.
> 
> > > Privacy Policy (#780) Privatecaj Reguloj;
> Reguloj pri Privateco
> 
> > Mi ĵus tradukis tion kiel "Politiko pri
> Privateco". Ĉu problemo?
> 
> AÅ­ "Principoj pri Privateco".
> 
> --
> Bertilo Wennergren 
> 

___ 
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-26 Thread Bertilo Wennergren
Tim:

> > touchpad (#748-750) - tuŝkuseneto

> Mi neniam aŭdis tion, sed mi neniam diskutis "touchpad"-ojn
> esperante.  :o)  Mi komprenus 'tuŝkuseneto'n, kaj ne vidas problemon
> kun ĝi.

Tute bona.

> > Window Manager - Fenestra Agordilo

> Mi ne certas pri tiu "agordilo". Iuspeca "regilo" estus pli bona, ĉu
> ne? Tiu programo regas la kreadon, desegnon kaj forigon de ĉiuj
> fenestroj, se mi bone komprenas, kaj tio ne estas agordado, sed io
> pli. Ĉu iu alia havas proponon?

Laŭ mi temas pri Fenestra Mastrumilo aŭ eble pli bone Fenestra Mastrumanto.

> > Privacy Policy (#780) Privatecaj Reguloj; Reguloj pri Privateco

> Mi ĵus tradukis tion kiel "Politiko pri Privateco". Ĉu problemo?

Aŭ "Principoj pri Privateco".

--
Bertilo Wennergren 

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-26 Thread Tim Morley

On 27 Mar 2006, at 00:37, Donald Rogers wrote:

Ĝis nun ni havas:
to hang up (p.p. komputilo) - blokiĝi (Gian Piero)
JRE - ĜRM - Ĝava Rultempa Medio (Komputada Leksiko havas la  
individuajn vortojn)

Ŝajnas bonaj al mi.

touchpad (#748-750) - tuŝkuseneto

Mi neniam aŭdis tion, sed mi neniam diskutis "touchpad"-ojn  
esperante.  :o)  Mi komprenus 'tuŝkuseneto'n, kaj ne vidas problemon  
kun ĝi.

ĉu ni uzu komojn aŭ punktojn por versioj, ekz-e: 2.3.4 aux 2,3,4?  
- punktojn (Bertilo)

Certe.

Window Manager - Fenestra Agordilo

Mi ne certas pri tiu "agordilo". Iuspeca "regilo" estus pli bona, ĉu  
ne? Tiu programo regas la kreadon, desegnon kaj forigon de ĉiuj  
fenestroj, se mi bone komprenas, kaj tio ne estas agordado, sed io  
pli. Ĉu iu alia havas proponon?

Privacy Policy (#780) Privatecaj Reguloj; Reguloj pri Privateco

Mi ĵus tradukis tion kiel "Politiko pri Privateco". Ĉu problemo?

Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-26 Thread Donald Rogers

Ĝis nun ni havas:
to hang up (p.p. komputilo) - blokiĝi (Gian Piero)
JRE - ĜRM - Ĝava Rultempa Medio (Komputada Leksiko havas la individuajn 
vortojn)

touchpad (#748-750) - tuŝkuseneto
ĉu ni uzu komojn aŭ punktojn por versioj, ekz-e: 2.3.4 aux 2,3,4? - 
punktojn (Bertilo)

Window Manager - Fenestra Agordilo
Privacy Policy (#780) Privatecaj Reguloj; Reguloj pri Privateco

Ĉu iu havas plibonigojn?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-25 Thread Leo De Cooman

Gian Piero skribis:
Verŝajne "blokiĝas" donas pli trafan ideon  pri panea situacio de absolute 
senmoviĝanta mekanismo.

Jes, bonege! Kial mi ne pensis pri tiu vorto, kiun ni eĉ oftege uzas en nia 
propra lingvo!  Dankon! Mi estas kontenta, ke vi trovis tiun belan solvon.
Leo 

--
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.1/292 - Release Date: 24/03/2006

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-25 Thread Gian Piero Savio

Leo De Cooman skribis:

to hang up (p.p. komputilo)

Mi sercxis en MultLanguage_OO_Glossary.sxc, sed tiam la termino 
versxajne ankoraux ne estus uzata.

Jen nur kelkaj proponoj:
Laux mia kompreno "the computer hangs up" signifas, ke gxi ne plu 
normale dauxrigas funkcii, cxu en?
Cxu gxi (la komputilo/ la programo)  strikas/ haltas/ hezitas/ 
malsxaltigxas/ maldaŭras ...  /rezignas/ rezigniĝas/ suspendiĝas/ 
malaperas?

Mi ja trovas la vorton "striki" amuza, sed supozeble ne temas pri 'far 
la organoj de la masxino interkonsentita cxesigo de funkciado por 
averti la posendanto...'

Cxu simple "(programo aŭ komputilo) haltas" suficxe placxus?
"Rezignas" estas transitiva verbo. Gxi rezignas funkcii. Cxu gxi 
rezignas sin mem, kion ni eble povus esprimi per "rezignigxas"?

Leo

Verŝajne "blokiĝas" donas pli trafan ideon  pri panea situacio de 
absolute senmoviĝanta mekanismo.

Gian Piero

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-25 Thread Leo De Cooman

Donald skribis:

to hang up (p.p. komputilo)

Mi sercxis en MultLanguage_OO_Glossary.sxc, sed tiam la termino versxajne 
ankoraux ne estus uzata.

Jen nur kelkaj proponoj:
Laux mia kompreno "the computer hangs up" signifas, ke gxi ne plu normale 
dauxrigas funkcii, cxu en?
Cxu gxi (la komputilo/ la programo)  strikas/ haltas/ hezitas/ 
malsxaltigxas/ maldaŭras ...  /rezignas/ rezigniĝas/ suspendiĝas/ malaperas?

Mi ja trovas la vorton "striki" amuza, sed supozeble ne temas pri 'far la 
organoj de la masxino interkonsentita cxesigo de funkciado por averti la 
posendanto...'

Cxu simple "(programo aŭ komputilo) haltas" suficxe placxus?
"Rezignas" estas transitiva verbo. Gxi rezignas funkcii. Cxu gxi rezignas 
sin mem, kion ni eble povus esprimi per "rezignigxas"?

Leo

- Oorspronkelijk bericht - 
Van: "Donald Rogers" <[EMAIL PROTECTED]>

Aan: 
Verzonden: zaterdag 25 maart 2006 10:35
Onderwerp: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

Kelkaj terminoj mankas en ooo-common, ekz-e:
to hang up (p.p. komputilo)
JRE (kion ni faru pri akronimoj kaj sigloj kies esperanta formo estas 
malsama al la angla?)

touchpad (#748-750)
ĉu ni uzu komojn aŭ punktojn por versioj, ekz-e: 2.3.4 aux 2,3,4?
Window Manager
Privacy Policy (#780)

Kiuj havas sugestojn?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.0/290 - Release Date: 23/03/2006

--
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.1/292 - Release Date: 24/03/2006

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-25 Thread Leo De Cooman

- Oorspronkelijk bericht - 
Van: "Donald Rogers" <[EMAIL PROTECTED]>

Aan: 
Verzonden: zaterdag 25 maart 2006 10:35
Onderwerp: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

Kelkaj terminoj mankas en ooo-common, ekz-e:
to hang up (p.p. komputilo)
JRE (kion ni faru pri akronimoj kaj sigloj kies esperanta formo estas 
malsama al la angla?)

touchpad (#748-750)
ĉu ni uzu komojn aŭ punktojn por versioj, ekz-e: 2.3.4 aux 2,3,4?
Window Manager
Privacy Policy (#780)

Kiuj havas sugestojn?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.0/290 - Release Date: 23/03/2006

--
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.1/292 - Release Date: 24/03/2006

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-25 Thread Bertilo Wennergren
Donald Rogers:

> ĉu ni uzu komojn aŭ punktojn por versioj, ekz-e: 2.3.4 aux 2,3,4?

Punktoj en versinumeroj tute ne rilatas al decimaloj, kaj do restu punktoj.

Tio, ke en Esperanto oni uzu decimalajn komojn, ne decimalajn
punktojn, tute ne koncernas versinumerojn.

--
Bertilo Wennergren 

[eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common

2006-03-25 Thread Donald Rogers