On Saturday 18 August 2007 06:14:13 Renato Corsetti wrote: > Kara Vilhelmo, > > kiel vi fartas? C'u ankorau' en Kubo?
- Jes, ghenerale mi loghas en Kubo, sed en tiu chi momento mi estas por kelkaj tagoj en Kankuno (Meksikio) kaj atendas la alvenon de la uragano "Dean", kiu devas precize chi tie pasi kun sia okulo super niaj kapoj. Kaj vidu kiel mi funkcias kiel freshbakita pachjo: mi pensas ke estas pli bone chi tie ol super la kapo de mia unumonata filo en Pedro Betancourt (Kubo)... Do, por la lingvistoj: chu 'ciklono', 'uragano', 'shtormego', 'ventego'. Mi pensas ke 'ciklono' estas superflua, char 'uragano' kovras chiujn diverslingvajn fenomenojn. > >mi simple serchas taugajn solvojn por traduki la > >suprajn 5 esprimojn. La senco > >de kiber-, do kibernetika, estas, en la nuna uzado de la naciaj lingvoj, > > plej ofte au: komputila au interreta. > > Fakte mi iom s'ercis. Mi komprenas, ke en la > angla oni rajtas fari tiajn mallongigojn de > "kibernetiko" al "kiber-". Pri Esperanto mi ne > scias, sed provizore mi registras viajn proponojn pri tradukoj. - Pri 'kiber-' mi eble farus escepton de la regulo kiom eble plej eviti greklatinajn jhargonajhojn, char: 1. ghi estas en sia anglalingva formo 'cyber-' mondvaste relative disvastigita, interalie char 2. ghi kovras nocion uzatan en la novaj tehhnologioj kaj kiu krome signas parton de ili, kaj 3. ghi esprimas novan realecon kreitan kaj konstante kreatan de tiuj tehhnologioj, kiu 4. krome estas malfacile esprimebla alie. Ghi estas malfacile esprimebla alie, char 5. la deveno de ghuste tiu nova realeco estas nedisigeble ligita kun tiu fenomeno, kiu 6. krome akiras chiutage pli da graveco tra la mondo. Pro tio mi serene atendas la proponon de pli taugaj solvoj. Chu iu havas ideon kion pli tauge diri por 'noosfero'? Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)
