Je 8/22/07, Renato:
> Marc:

>>La emo enkonduki en Esperanton kunmetadajn procedojn el la angla
>>(per valizvortoj) devas esti severe bremsata.

> Bone! Tre bela esprimo: "valiz-vortoj".

Mi konas la anglan terminon (portmanteau word), sed mi ne komprenas la
metaforon: kio en tia vorto similas valizon?  La rusa termino
"hibridvorto" eble estas malpli eleganta, tamen certe pli logika: la
kombino havas iom de la unu, kaj iom de la alia radikoj.

--
Sergio

Rispondere a