Saluton,
mi konfirmas, ke en la franca la vorto "mot-valise" havas la saman
signifon kiel en la angla. (La metaforo venas de spaciala valizo
duparta, kiu estis populara en la tempo de Lewis Caroll).
Tamen vortoj kiel "kiberspaco" au "kiberamo" ne estas valizvortoj, char
la du partoj estas klare rekoneblaj kiel partoj de vorto. En valizvorto
la kunmetado okazas kvazau perforte, kaj la du partoj ne plu estas
rekoneblaj, kiel en la cititaj ekzemploj snark, brunch, ktp.
Do necesas trovi alian esprimon por la fushkombinitaj vortoj tial
kiaj kiber-....
Rikardo proponas : hibridvortoj.
Jeanne marie (helpe de Rikardo)
Sergio Pokrovskij a écrit :
> Je 8/23/07, Renato:
>
>> Dimitri:
>>
>
>
>>> La auxtoro subkomprenis per «valizvorto», ke «snarko» estas
>>> kunmetajxo ne el kompletaj vortoj, sed el iliaj «detrancxitajxoj»:
>>> SNARK = SNake + shARK. Mi tamen ne komprenis, kaj ankoraux ne
>>> komprenas, kiumaniere tio rilatas al valizoj.
>>>
>
> Jes, tio estas la originala angla signifo. Kiel mi jam diris,
> probable temas pri iom speciala formo de valizo, el du egalaj duonoj.
>
> Renato:
>
>
>> Laux la kompreno de mi kaj Mark la metaforo pri la valizo rilatas al
>> la plureco de la signifoj de "kiber-".
>>
>
> Nur Marc povas diri, kiusence li uzis la vorton. Al mi tia ideo eĉ ne
> venis en la kapon, ĉar mi jam dekomence supozis paŭsaĵon de la angla
> termino. Sed efektive, tre eblas ke en viaj lingvoj la anglaĵo ŝanĝis
> sian sencon (ĉar la metaforo estas fuŝa); kaj efektive, la ideo pri
> multsignifeco eble pli aktualas en la nuna diskuto (kio probabligas la
> latinidan sencon de la miskomprenita anglaĵo). La angla termino tamen
> ja temas pri ĥimero:
>
> ,----
> | portmanteau word
> | /noun/ a word blending the sounds and combining the meanings of two
> | others, e.g. _brunch_ from _breakfast_ and _lunch_.
> `----[ http://www.askoxford.com/concise_oed/portmanteauword?view=uk ]
>
> "Smog" [SMOke + fOG] aŭ "euro[PA]rliament" estas aliaj tipaj
> "portmanteau words".
>
> [...]
>
> --
> Sergio
>