Sergio:

>mi jam dekomence supozis pau'saj'on de la angla 
>termino. Sed efektive, tre eblas ke en viaj 
>lingvoj la anglaj'o s'ang'is sian sencon (c'ar 
>la metaforo estas fus'a); kaj efektive, la ideo 
>pri multsignifeco eble pli aktualas en la nuna diskuto (kio probabligas la
>latinidan sencon de la miskomprenita anglaj'o). La angla termino tamen
>ja temas pri h'imero:

Mi tute komprenas tion, sed mi petas vin atenti pri tio, ke:

- ek de la komenco mi pensis pri nur la variaj'o 
"multsignifeco" kaj pene komprenis ke povas temi 
ankau' pri la alia signifo nur pro via atentigo;

- evidente temas pri partopreno en malsamaj 
kulturoj. Neniu kulpas kaj neniu pli pravas, c'ar....

- la angla portmanteau-vorto tute ne atingis la 
italan lingvon kaj landon. En la itala tia valizo 
havas la nomon "valigia a doppio fondo" 
(duobl-funda valizo). Portmanteau estis g'enerale 
uzata de la antau'aj elitaj italaj generacioj 
simple por indiki vesto-pendigilon.

- en la itala la vorto por doni tiun signifon de 
mult-signifa vorto, kiun almenau' mi 
komprenis,  estas "omnibus" [au'tobuso, 
trolebuso], kiel konfirmas granda itala reta vortaro

------------------
òm|ni|bus
agg.inv., s.m.inv., lat.
1 agg.inv. TS edit., di volume, collana e sim., 
che raccoglie più opere di uno stesso autore o 
opere di più autori appartenenti allo stesso genere letterario
2 agg.inv. TS dir., che vincola una serie 
indeterminata di soggetti o che comporta la 
garanzia per tutte le obbligazioni del debitore, 
presenti e future, nei confronti di una banca: legge o., fideiussione o.
-------------------

Dirinte tion, mi diru ke vi pravas en la senco ke 
el "kiber-netiko" oni elprenis "kiber-" kaj nun formas "h'imer-vortojn".

Simple ni bezonas du metaforojn.

Amike

Renato

----------------------------------------------------------------
Renato Corsetti (Korseti), Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo, <[EMAIL PROTECTED]>
----------------------------------------------------------------

Rispondere a